domingo, 18 de março de 2018

BASQUIAT VEM AO BRASIL


Durante o ano de 2018, o americano Jean-Michel Basquiat vai passar por algumas capitais brasileiras. A primeira é São Paulo, onde o Centro Cultural Banco do Brasil expõe uma grande mostra desse que é considerado um dos mais importantes artistas do final do século 20. São mais de sessenta obras, todas do acervo pessoal do milionário Jose Mugrabi, que alugou a coleção por 1,5 milhão de dólares.
            O visitante não espere ver beleza, no sentido convencional da palavra. Arte contemporânea ocupa-se com ideias e sentimentos, não com a estética tradicional. Basquiat tratou de expressar, de modo intenso e perturbador, a efervescência de Nova York dos anos 70 e 80. Começou escrevendo frases e desenhos estranhos nas paredes de Manhattan, o que lhe atribuiu a (indevida) fama de grafiteiro. Os estudiosos o consideram neoexpressionista, com um pé na cultura pop. Ele se dedicou a desobecer hierarquias, misturando o erudito  ao popular. Artista negro, conseguiu destaque num mundo de brancos hostis. Filho de pai haitiano e mãe porto-riquenha, foi por esta precocemente introduzido no gosto pela arte. Tornou-se amigo de Andy Wahrol e chamou a atenção de alguns críticos. Uma primeira exposição, em Nova York, lhe abriu caminho para outras, em grandes centros europeus. Foi capa do New York Times. Tornou-se celebridade.
            Compulsivo criador que era, teria por certo contribuído muito mais ao mundo da arte, não fosse armadilha das drogas, que o tragaram aos 27 anos de idade. Uma pena.
            Vale a pena ir ter com o visitante.


BASQUIAT VIZITAS BRAZILON


Dum ĉi tiu jaro 2018, Jean-Michel Basquiat vizitas kelkajn brazilajn ĉefurbojn. La promeno komenciĝas per la urbo San-Paŭlo, kie Kulturcentro “Banco do Brasil” montras grandan ekspozicion de tiu artisto, konsiderata kiel unu el la plej gravaj en la dua duono de la 20-a jarcento. Pli ol sesdek verkoj staras en pluraj ĉambroj, unuafoje en Brazilo, kaj ili konsistigas ampleksan panoramon pri la artisto. La kolekto apartenas al la israeldevena milionulo Jozefo Mugrabi, kiu malofte konsentas, ke lia trezoro ekskursu tra la mondo: li postulis 1,5 milionon da dolaroj por la luo. S-ro Mugrabi estas granda artkolektanto, kiu cetere posedas ankaŭ vastan kolekton de alia stelo de la “pop”-arto – Andy Warhol.


            Vizitantoj ne esperu rigardi “belaĵojn” laŭ la konvencia signifo de ĉi tiu vorto. La tiel nomata “nuntempa” arto ne okupiĝas propradire pri beleco, sed pri fortaj ideoj kaj sentoj. La pentraĵoj de Basquiat perfekte esprimas la karakteron de Novjorko dum la jaroj post 1970 kaj 1980, tio estas, miksaĵon de energio kaj dekadenco, kiu impulsis la kreemon de multaj artistoj. La ripetado de literoj, vortoj kaj frazoj redonas ritmon, sonojn kaj pulsadon de la tiuloka vivo. Impresaj figuroj faris, ke multaj fakuloj nomas lin “nov-ekspresionisma”, tamen kun forta influo de la “pop”-kulturo. Liaj bildoj malobeas konvenciajn artohierakiojn, per miksado de la erudicia kun la populara. Basquiat estis unu el la malmultaj afrikdevenaj usonanoj en mondo de blankuloj.  Lia verkaro evoluis el surstrata pentrado al profunda priskribo pri la sperto de negro, kiu konkeris negran kulturon.

 


            Jean-Michel Basquiat naskiĝis en Novjorko en 1960, ido de Porto-Rika patrino kaj Haitia patro. Dum lia infana aĝo, la patrino stimulis lian naturan inklinon al arto. Kiam li estis adoleskanto, kune kun amiko, li komencis streki murojn de kadukaj konstruaĵoj en Manhattan, uzante la subskribon “SAMO”. Tuj poste li forlasis la gepatran hejmon por sustrata vivado kaj loĝado kun amikoj. Tiutempe li okupiĝis ankaŭ pri muziko. En 1981 li partoprenis lokan ekspozicion kaj fariĝis relative konata. Li amikiĝis al Andy Warhol, kun kiu li kunlaboris, kaj tio faris lin eĉ pli fama. Sekvis internaciaj ekspozicioj en eŭropaj ĉefurboj. En la jaro 1985 lia portreto aperis sur la kovrilo de la mondfama revuo The New York Times.


            Dum la lastaj jaroj de sia vivo, la artisto estis komplete kaptita de la uzado de kokaino. Lia konduto fariĝis tute paranoja. Li mortis en Novjorko, en 1988, kaŭze de troa kvanto da drogaĉo. Estas tre bedaŭrinde, ke tia talenta homo ne sukcesis konduki sian vivon pli sane kaj pli longe. Li certe povus kontribui multe pli al la mondo de arto. Rigardante liajn pasioplenajn pentraĵojn, oni havas la impreson, ke ilin produktis fortega personeco.
            En interreto estas troveblaj multaj dokumentaj kaj biografiaj filmoj pri liaj vivo kaj verko.
(Artikolo aŭskultebla per
esperantaretradio.blogspot.com.br)


2 comentários:

  1. Ótima crônica!v É preciso falar sobre arte contemporânea. Que bom que Basquiat ganhou mais um fã!

    ResponderExcluir
  2. Dankon, Paulo!
    Via inteligenta kaj detala komento estas vera leterprezento al la personoj, kiuj ankorau ne konas la artiston.

    ResponderExcluir