quarta-feira, 30 de maio de 2018

CABEÇA DE PASSARINHO



               Corvos são tão inteligentes quanto símios – afirma a revista Science. Aventa-se mesmo a hipótese de que tenha existido um ancestral comum. Diante de uma situação em que recebem uma recompensa, chegam a abrir mão de um ganho inicial quando lhes é dado um instrumento que permita escolher uma recompensa maior, embora posterior. Significa capacidade de planejamento. Além disso, têm uma memória extraordinária.
            Outras aves usam instrumentos para seus fins. Certo abutre egípcio joga pedras para quebrar ovos.  Há garças  que usam iscar para pescar. Já documentaram um grou canadense a se enxugar com um pedaço de pano.  E um pica-pau que usa uma vasilha para transportar e ingerir mel. Na África existe um tipo de águia que atira objetos em inimigos. E na Austrália um romântico passarinho enfeita o ninho com conchas e pedrinhas para atrair a fêmea.
            Mas o máximo de requinte, em termos de estratégia, é a de corvos, no Japão, que jogam nozes no asfalto de uma rua movimentada e ficam esperando o sinal de pedestre abrir para ir buscar os fragmentos que os carros quebraram, ao passar.
            Um testemunho pessoal: eu mesmo vi (ninguém me contou) uma calopsita que assoviava o hino do Esperanto.


INTELIGENTAJ BIRDOJ

            La konata revuo Science publikigis studaĵon pri la inteligenteco de korvoj. Lastatempaj esploroj montras, ke ili havas cerban kapablon ekvivalentan al tiu de simioj, nome ĉimpanzoj kaj orangutanoj.
            Impresa estas la konduto de korvoj, kiam temas pri problemoj solvendaj por ricevo de premioj. Oni montris, ke ili povas rezigni pri tuja rekompenco, favore al pli bona rekompenco en posta momento.  Tio signifas, ke ili kapablas plani, antaŭvidi okazaĵojn, cele al pli alta valoro.  Tion la sciencistoj taksas kiel inteligentecon similan al tiu de kvarjara infano.
            Ekzemple, oni instruis al korvoj kiel malfermi skatolon, por havigi premion.  Ĉi tion ili facile lernas. Tamen, kiam oni proponis al ili alternativan instrumenton, per kiu ili povus malfermi skatolon post certa tempo kaj ricevi pli valoran rekompencon, ili nepre elektis ĉi tiun lastan eblecon. Kiam oni submetis kvarjarajn infanojn al simila situacio, nur duono de ili elektis la prokrastitan premion. Korvoj tion decidis jam ekde la unua provo – do ne temas pri akirita kutimo.
            Ankaŭ la memorkapablo de korvo estas fortega. Dum unu tuta monato ĝi kapablas rememori la vizaĝon de homo, kiu trompis ĝin.
            Sciencistoj supozas, ke antaŭ milionoj da jaroj ekzistis ia prabesto kun komunaj trajtoj de simioj kaj korvoj – jen la klarigo pri ilia inteligenteco.  Fakte, cerboj de iuj birdoj havas relative grandan kvanton da neŭronoj, kompare kun tiuj de mamuloj. Ankaŭ papagoj estas tiel bone provizitaj per cerba kapablo.
            Dum la lastaj jaroj, diversaj studoj montris, ke pluraj birdoj estas tre inteligentaj kaj povas uzi “ilojn” por siaj celoj. Egipta vulturo, ekzemple, ĵetas ŝtonojn sur ovojn por rompi iliajn ŝelojn. Mevoj uzas allogaĵojn por kapti fiŝojn. Oni vidis kanadan gruon, kiu uzis tolaĵon por sin sekigi!  Ekzistas pego, kiu uzas ujon por transporti kaj manĝi mielon. Kaj afrika aglo, kiu ĵetas objektojn por ataki alian individuon. Tre kurioza estas la konduto de eta aŭstralia birdo, kiu ornamas la “plankon” de sia nesto per koloraj konkoj, ŝtonetoj kaj semoj, por allogi femalon. Ĉi tiu lasta birdo konstruas ellaboritan arkitekturaĵon por fari la neston pli agrabla.
            Siavice, korvoj havas strategion por rompi nuksojn. En Japanujo, oni vidis, ke ili staras sur altaj dratoj, super trafikplena strato, kaj de tie ili ĵetas la nukson sur la asfalton, tiel ke ĝi rompiĝas sub radoj de aŭtomobiloj. Poste, la birdoj pacience atendas la verdan semaforon por piedirantoj kaj malsuprenflugas por preni la grajnerojn. En Nov-Kaledonio, korvoj fabrikas per folioj specojn de hokoj por kapti larvojn.
            Observado de la naturo estas instrua kaj fascina. Estas interese konstati, ke inteligenteco kaj kreemo ne estas apartaj trajtoj de homoj.

(Ĉi tiu artikolo estas aŭskultebla per

5 comentários:

  1. Dankon, kara Paulo.
    Alia valora kontribuo al la kompreno pri la leĝo de la evolucio oni povas legi en la verko de Roger Fouts, "Next of kin - What chimpanzees have taught me about we are", tradukita en la portugalan: "O Parente mais Próximo".

    ResponderExcluir
  2. Dankon! mi publikigos ĉi tiun artikolon ankaŭ en Turka Stelo revuo.

    ResponderExcluir
  3. Bela crônica, especialmente para quem se interessa por comportamento animal. Escrita requintada, como sempre.

    ResponderExcluir
  4. Sankta Francisko el Asizo instruis al ni, ke la bestoj estas niaj malgrandaj fratoj...

    ResponderExcluir
  5. Muito boa a percepção do Paulo e a riqueza das palavras para contar esta história, de forma direta e objetiva. Gostei muito e ponho-me a pensar na associação que fazemos dos pássaros com a liberdade: não apenas o movimento, mas as ações.

    ResponderExcluir