terça-feira, 8 de maio de 2018

UM GRANDE ARTISTA



            Neste ano de 2018, Leonard Berstein, um dos maiores artistas do século XX, faria cem anos. No Brasil, sua “missa” vai ser apresentada pela primeira vez.
            Fala-se muito de sua vida particular. Prefiro destacar sua genialidade como compositor, maestro, pianista, produtor de eventos e até pedagogo. Dedicou parte de sua vida aos jovens, para os quais promovia concertos e escreveu textos didáticos.
            Esteve além da maniqueísta divisão entre o clássico e o popular. Com formação universitária rigorosa, estava livre para produzir música leve e brilhante. Percorreu temas bíblicos, judeus, litúrgicos, musicais para o palco, música para cinema. Usou recursos jazísticos e se tornou celebridade com West Side Story, que brilhou no palco e na tela, inspirado em Romeu e Julieta. Deixou um punhado de canções inesquecíveis. Para quem quisesse profundidade reflexiva, deixou a magnífica sinfonia “A Idade da Ansiedade”, de 1947, baseada num poema de Wynstan Auden, em que o piano se funde às orquestra de maneira magnífica.
            Viajou pelo mundo, levando arte e carisma.
             Leonard Berstein deixou sua marca.

JUBILEO DE LARĜMENSA ARTISTO

            En ĉi tiu jaro 2018 oni rememoras la naskiĝon de granda artisto. En 1918 naskiĝis la usonano Leonard Berstein, kiu estis unu el la plej eminentaj muzikistoj en la XX-a jarcento. Omaĝe al li, oni programis ĉi-jare en Brazilo prezenton de lia “meso”, kio neniam antaŭe okazis en ĉi tiu lando.
            Laŭ diversaj aspektoj, li estis muzikisto kun tre forta personeco.  Rilate al lia privata vivo, oni ofte multon komentas, sed ĉi tiu aspekto ŝajnas al mi malpli signifa ol lia libera spirito kiel artisto.  Li estis pianisto, dirigento, komponisto, produktanto de eventoj kaj por tiel diri pedagogo. Fakte, li dediĉis grandan parton de sia energio al la junularo.  Li proponis koncertojn al junula publiko kaj verkis edukajn tekstojn tiucele.
            Ekzemplo de lia larĝa koncepto pri muzika arto estas tio, ke li ofte transpasis teoriajn limojn inter “klasika” kaj “popola” muziko. Kvankam li plenumis severan lernadon en universitata nivelo, lia muziko estis “flora”. Liaj temoj por arta verkado estis ampleksaj: bibliaj temoj, meso, ĵazaj ritmoj, juda liturgio, modernaj “operetoj”, kinomuziko. Li lasis komponaĵojn, kiuj fariĝis modernaj klasikaĵoj. Ni menciu du el ili:
            La unua estas eble lia plej konata verko: “Rakonto el la Okcidenta Regiono” (West Side Story), opereto (1957), kiu fariĝis filmo lanĉita en 1961. Ĝi enhavas amhistorion lokitan en Novjorko, kie batalas inter si du rivalaj stratbandoj – inspirita je la dramo de Ŝekspiro, “Romeo kaj Julieta”.  Kelkaj kanzonoj en tiu verko fariĝis tre popularaj.
            La dua estas simfonio “La Aĝo de Anksio”, el 1947. Sentoplena verko, kies movimentoj estis inspiritaj je la samnoma longa poemo de la angla aŭtoro Wynstan Auden. En tiu verko, la piano sonas forte, kiel parto de la orkestro mem, en tute neordinara maniero. Ankaŭ ĝi enhavas ĵazajn elementojn.
            Kiel dirigento, Berstein staris antaŭ la plej gravaj orkestroj. Li portis sian brilan muzikon al la mondo dum siaj multaj ekskursoj. Li estis ne nur talenta, sed karisma.  Pro tio, li ricevis amason da premioj kaj estas rekonata unuanime kiel eminenta artisto el la pasinta jarcento.
(Ĉi tiu artikolo estas aŭskultebla per

5 comentários:

  1. Vi pravas, kara Amiko. Li estas grava muzikisto. Mi diras "estas" ĉar mi certas, ke li daŭrigas sian geniecon en alia dimensio de la Vivo.

    ResponderExcluir
  2. Kion diri? Nur danki al li pro dividi kun cxiuj ni la singularan talenton!

    ResponderExcluir
  3. Homenagem mais que merecida a este grande artista!

    ResponderExcluir
  4. Ni varme aplaŭdu tiun mirindan artiston!

    ResponderExcluir