quarta-feira, 6 de junho de 2018

VIBRANTE CONGRESSO DE ESPERANTO EM CURITIBA!






            De 31 de maio a 3 de junho aconteceu em Curitiba o 53º Congresso Brasileiro de Esperanto, juntamente com 38º Congresso da Juventude Esperantista Brasileira. Foi uma festa! Centenas de Esperantistas brasileiros (e alguns estrangeiros) assistiram a palestras sobre os mais variados temas, discussões, momentos de arte, sessões de exames de proficiência (pelo Quadro de Referência Europeu), serviço de livraria. A abertura e o encerramento, realizados no Memorial da cidade, tiveram numerosa participação da população local. Artistas de Curitiba mostraram a sua diversidade cultural por meio de música e dança regionais.
            Momentos de refinada arte foram o Réquiem composto originalmente em Esperanto, na Igreja de S. Estanistau e o concerto de MPB a cargo de Flávio Fonseca.. Também o monólo “Tiradentes”, pelo veterano Esperantista Amarílio Carvalho, abrilhantou o programa artístico.
            Pela primeira vez, no programa do congresso, aconteceu a Corrida Esperanto, pela Paz e pela Diversidade, promovida no Parque Tingui, com a presença de numerosos corredores e caminhantes Esperantistas e não Esperantistas, todos premiados com uma bela medalha.
            A sede do congresso foi cedida pela UNINTER, universidade local que apoia o Esperanto.

53-a BRAZILA KONGRESO DE ESPERANTO
38-A KONGRESO DE BRAZILA ESPERANTISTA JUNULARA ORGANIZO

Inter la 31-a de majo kaj la 3-a de junio 2018, en bonega etoso, okazis la 53-a Brazila Kongreso de Esperanto kaj la 38-a Kongreso de Brazila Esperantista Junulara Organizo, en la urbo Kuritibo, ŝtato Paraná, Brazilo. Oni povas diri, ke ĝi estis preskaŭ perfekta evento: densa, riĉenhava kaj bone organizita programo, dum kiu prezentiĝis serio da bonnivelaj prelegoj kaj diskutoj pri plej variaj temoj. Belegaj ceremonioj malfermis kaj fermis la kongreson, dum kiuj oni montris plurajn buntajn muzikajn kaj dancajn spektaklojn, fare de la lokaj artistoj. (Tiusence, oni elstarigu la intensan ĉeestadon de neesperantista publiko en parto de la kongresejo, kiu estis publike alirebla!). La dumkongresaj artaj vesperoj estis eksterordinare altnivelaj: unu el ili, prezento de rafinita “Festa Rekviemo por Priplorinda Mondo” (aŭtoro Jorge Telles, originale en Esperanto); la alia,  prezento de esperantigitaj muzikaĵoj fare de moderna ĵazeca ensemblo kaj kanto de la konata Flávio Fonseca. En unu posttagmeza momento, estis spektebla la teatraĵo “Tiradentes”, monologo de la veterana Esperantisto Amarílio Carvalho, en la publika parto de la kongresejo.
Okazis ankaŭ administraj movadaj proceduroj, nome asembleoj de BEL kaj BEJO. En la lasta arta vespero, estis anoncitaj la rezultoj de Literatura Konkurso de BEJO.
Oni proponis al kongresanoj partoprenon en la ekzamenoj de Komuna Eŭropa Referenckadro (la mondkonataj “KER-Ekzamenoj”), kiun prizorgas edukado.net, kaj aliĝis fakte 24 kandidatoj. Persone akompanis la procedon el Eŭropo la senlaca Katalin Kováts, en kunlaboro kun la brazila respondeca teamo.
Dum la tuta kongreso funkciis bona libroservo. La kongresejo situis en la Universitato UNINTER, kiu simpatias al Esperanto kaj senpage cedis komfortajn ĉambrojn provizitajn per komputilaj projekciiloj kaj bona interreta konekto.
Kurioza programero estis la 1-a Kurado Esperanto por Paco kaj Diverseco, kiun oni bonege organizis en bela natura parko. Ĉeestis ankaŭ multaj neesperantistoj  kaj oni abunde informis pri nia lingvo al tiu sportema, energioplena publiko.
La kongreson partoprenis 240 homoj, inter kiuj kelkaj argentinanoj. Oni substreku la partoprenon de 42 gejunuloj.

7 comentários:

  1. Parabéns ao nosso esperantista, poeta, médico e... corredor! Abraços!

    ResponderExcluir
  2. Mi ege gratulas vin, kara Paulo, kiun mi jam konis kiel kuracisto, esperantisto, bonega tradukisto kaj poeto. Sed nun mi legis pri via nova kapablo: kuranto!
    Vi tute pravas! Vi vivas, ne vegetas. Gatulojn!

    ResponderExcluir
  3. Riĉenhava kaj neforgesebla kongreso! Mi jam sopiras al ties entuziasma kaj amika etoso!

    ResponderExcluir
  4. O melhor da festa foi ver Dr Paulo Sergio, ícone do Esperanto no Brasil, no podium!!!

    ResponderExcluir
  5. Jen bona panoramo de malfacile priskribeblaj momentoj de paca kunvivado inter esperantistoj kaj neesperantistoj en la vintra, sed gatema Kuritibo. Gratulon, estimata amiko Paulo.

    ResponderExcluir
  6. Oi! Tenho fotos do senhor ganhado a medalha Da Corrida do Esperanto...São grátis,como posso enviá-las? (e-mail?)

    ResponderExcluir