terça-feira, 5 de fevereiro de 2019

LUZ

Ilha Bela, 2016.  Foto PSV


quando contemplares
o lume  de um rútilo pôr-do-sol
repara
se entre ti e a luz
houver gente
cães
dunas
gaivotas
arbustos
estarão todos negros
cheios de vida e movimento
mas igualados em sombra
diante da grande luz
somos todos escuros



LUMO


kiam vi kontemplas
la fajron de helega sunsubiro
rimarku
se inter vi kaj la lumo
staras homoj
hundoj
dunoj
mevoj
arbustoj
ili ĉiuj estas nigraj
plenaj de vivo kaj movoj
sed egale ombraj
fronte al la granda lumo
ni ĉiuj estas malhelaj

8 comentários:

  1. Gratulojn al vi, Poeto, por tiu mirinda foto, kiu inspiris al via animo tiun belegan filozofian poemon!
    Vi pravas: "ni ĉiuj estas malhelaj", tial Jesuo diris laŭ Sankta Mateo (5:16):
    "Tiel same via lumo lumu antaŭ homoj."

    ResponderExcluir
  2. Prozemulo, ne ĉiam tuŝas min modernaj poeziaj tekstoj. Ĉi tiu trafis mian maljunulan senton.

    ResponderExcluir
  3. Maloftas trafaj, sintezaj poemoj pri homa rilato inter lumo kaj malhelo ĉe ni. Honesta priskribo sen ajna dramo. Brile!!!

    ResponderExcluir
  4. Inter la vivbelecoj kaj onia kaptkapablo... grandega distanco!...

    ResponderExcluir
  5. Lumo... Kiel vivi sen gxi?!
    Mi gratulas kaj dankas al vi, Paulo, pro tiuj lumaj semoj en niaj tagoj.
    La mondo soifas.

    ResponderExcluir
  6. Somos ainda todos igualmente escuros diante da luz. Dia virá, ainda que muito distante, que nos confundiremos com ela.

    ResponderExcluir