sábado, 21 de dezembro de 2019

Manoel de Barros

PSV - dez. 2019


Retrato do artista quando coisa


A maior riqueza
do homem
é sua incompletude.
Nesse ponto
sou abastado.
Palavras que me aceitam
como sou
- eu não aceito.
Não aguento ser apenas
um sujeito que abre
portas, que puxa
válvulas, que olha o
relógio, que compra pão
às 6 da tarde, que vai
lá fora, que aponta lápis,
que vê a uva etc. etc.
Perdoai. Mas eu
preciso ser Outros.
Eu penso
renovar o homem
usando borboletas.


Portreto de la artisto kiam li estas aĵo

Plej granda riĉaĵo
de homo
estas lia nekompleteco.
Ĉi-rilate mi 
estas bonhava.
Vortojn, kiuj min akceptas
tia, kia mi estas
- mi ne akceptas.
Mi ne eltenas esti nur
ulo, kiu malfermas
pordojn, kiu tiras
valvojn, kiu rigardas la
horloĝon, kiu aĉetas panon
je la 6-a vespere, kiu iras
eksteren, kiu pintigas krajonojn,
kiu vidas vinberojn ktp ktp
Pardonu min. Sed mi
bezonas esti Aliaj.
Mi pensas
renovigi la homon
uzante papiliojn.

Manoel de Barros (1916 - 2014) estas brazila, premiita poeto, 
naskita en la ŝtato Mato Grosso.

4 comentários:

  1. Bela ilustração, é um retrato do autor! O poema é lindo, e os 3 últimos versos são típicos do Manoel de Barros.

    ResponderExcluir
  2. Ĉar temas pri la poezio de Manoel de Barros, nobla estas la tasko ĝin traduki: aplaŭdinda estas la tradukado de poezio per majuskla P, poezio de giganto kaj rekreado de alia granda poeto, nome Paulo Viana.

    ResponderExcluir
  3. Mi amegas la poemojn de Manoel Barros, kaj vi majstre tradukis unu el liaj perloj! Bela portreto!

    ResponderExcluir
  4. Traduki Manoel de Barros estas tradukti, sur la reloj de la krajonoj, al la pleneco de la nenio. Gratulon!

    ResponderExcluir