sexta-feira, 10 de abril de 2020

A VISITA

Foto PSV: "Vidraça"


 


Ouvia distraída uma antiga canção, no rádio. Bateram à porta, foi atender, era a velha conhecida que havia muito não a visitava: Melancolia. Sorriso discreto, voz baixa, gestos contidos, ela se sentou no sofá da sala, olhou pela janela e nada perguntou. Apenas ouviu.
A anfitriã, depois de servir uma xícara de chá de jasmin, lembrou o velho tempo dos passeios à beira do mar; as brincadeiras infantis; as matinês no cinema; os amigos que se reuniam para contar casos; os devaneios ingênuos; o colo da avó; a lareira, quando eram ainda rigorosos os invernos; o primeiro choro sentido do primeiro filho; uma certa mangueira que havia no quintal; uma gaiola, habitada longamente por um triste curió...
Depois, folhearam juntas, hóspede e hospedeira, um velho álbum de retratos amarelados.
O sol principiou a declinar, lá fora. Melancolia ponderou docemente:
- Devo ir. Finda a tarde.
Despediram-se com delicadeza.

LA VIZITO

Ŝi distre aŭskultis antikvan kanzonon, per la radio. Iu frapis la pordon, ŝi malfermis, tio estis malnova konatino, kiu de longa tempo ne vizitis ŝin: Melankolio. Diskreta rideto, mallaŭta voĉo, malmultaj gestoj, ŝi sidiĝis sur la sofo en la vizitĉambro, rigardis tra la fenestro kaj nenion demandis. Nur aŭskultis.
La gastigantino proponis tason da jasmena teo, kaj rememoris la tempon de promenoj ĉe la marbordo; la infanajn ludojn; la matenajn vizitojn al kinejo; la amikojn, kiuj kunsidis por rakonti kuriozajn travivaĵojn; la naivajn revojn; la sidadon sur la genuoj de la avino; la kamenan fajron, kiam ankoraŭ estis rigoraj vintroj; la unuan sentoplenan ploron de la unua ido; certan mangarbon, kiu staris en la korto; kaĝon, kie longe loĝis malĝoja kantbirdo...
Poste ili ambaŭ, gastigantino kaj gastino, foliumis malnovan albumon de flaviĝintaj fotoj.
La suno komencis sian malsupreniron, ekstere. Melankolio dolĉe konsideris:
- Mi devas foriri. La vespero alvenas.
Ili adiaŭis delikate.

5 comentários:

  1. Harpoj sonas en foresto, kvazau lulilo antsu tiu melankolis kroniko...
    Dankon, Paulo!

    ResponderExcluir
  2. Melankolion oni akceptu hejme. Tamen ne porĉiame. Aŭ ĝi suferigis nian hepaton. Kaj atakos nian imunecon. Ĉu? Belega rakonteto! Gratulon!

    ResponderExcluir
  3. Precisamos publicar isso em livro. Prosa poética! Lindo!

    ResponderExcluir
  4. Bela kaj delikata rakonto plena de poezio!

    ResponderExcluir