sábado, 10 de outubro de 2020

CAPITALISMO SELVAGEM

 

                                                                                            PSV - Out. 2020


Não entendo nada de economia, nem gosto muito do assunto. Talvez por conta de minha inata inaptidão para cálculos. Mas gosto ainda menos de certas notícias da área, que sempre me impressionam muito, pela carga de impacto social que contêm.

A última: os bilionários brasileiros tiveram sua fortuna aumentada em 39 %, durante a pandemia. Aparentemente, sem que tenham tido qualquer trabalho ou mérito para tanto, mas apenas pela lógica (ilógica?) do sistema. Enquanto isso, a miséria, evidentemente, aumentou: 40% das famílias brasileiras vivem em estado de “insegurança alimentar” - cínico eufemismo.

Para um ignorante como eu, assoma a imediata impressão de que se tirou recurso dos mais pobres para dar aos mais ricos. Posso imaginar que se trate de uma conclusão simplista e míope, mas é difícil evitar a indignação.

Será o que chamam os raivosos de “capitalismo selvagem”? Não havendo alternativa prática ao capitalismo, será possível um dia “civilizar” esse selvagem?

Bem, preciso terminar este texto atrapalhado: estão tocando a campainha. Deve ser algum mendigo, pedindo um troco.

 

 

SOVAĜA KAPITALISMO

 

        Mi estas nulo en ekonomiko, kaj al mi ne plaĉas tiu temo. Eble pro mia denaska malkapablo pri kalkuloj. Sed mi eĉ pli malŝatas iajn novaĵojn en tiu kampo, kiuj ĉiam tre impresas min, pro la ŝarĝo da socia skuo, kiun ili enhavas.

        Freŝa informo: brazilaj miliarduloj havis siajn riĉaĵojn pligrandigitaj je 39%, dum la pandemio. Ŝajne, tio okazis sen plia laboro aŭ merito  iliaflanke, sed nur pro la logiko (nelogiko?) de la sistemo. Dume, mizero evidente kreskis: 40% el la brazilaj familioj vivas en stato de “nutro-malsekureco” - cinika eŭfemismo.

        Al nesciulo kiel mi, ekestas tuja impreso, ke oni forprenis posedaĵojn de la plej malriĉaj por doni ilin al la plej riĉaj. Mi povas imagi, ke eble tio estas simpleca, miopa konkludo, sed estas malfacile eviti indigniĝon.

        Ĉu precize tion nomas la koleremuloj “sovaĝa kapitalismo”? Se ne ekzistas praktika alternativo al kapitalismo, ĉu eblos iam “civilizi” tian sovaĝulon?

        Nu, mi devas fini ĉi tiun fuŝan tekston: iu sonorigas ĉe mia dompordo. Certe iu almozulo, petonta monerojn.

13 comentários:

  1. Muito bom, quem sabe o pedinte não está vendendo bambu? Rs.

    ResponderExcluir
  2. Magistral! A última frase fecho o círculo vicioso.

    ResponderExcluir
  3. ĉu civilizi sovaĝulon? ĉu sovaĝigi civilizulon? ĉu tria inkluzivita?

    ResponderExcluir
  4. Ĉu vi konsideras "saĝa" vendadon kaj aĉetadon de mono?... Mi ja dezirus ke kapitalismo estus sovaĝa... la ĝangalo gastas veran belecon de nia mondo...

    ResponderExcluir
  5. Tre bona, Paŭlo, sed mi pensas iom alimaniere.
    Se la kapitalismo, kiu regas nun, estus sovaĝa, estus bone, ĉar tiu kapitalismo estas pli malbona ol sovaĝa, estas malhumana.

    ResponderExcluir
  6. Tia sovaĝa kapitalismo bone spegulas la sovaĝan animon de egoismaj kaj ambiciaj riĉuloj.

    ResponderExcluir
  7. Bedaŭrinde neniu animala socio, inkluzive la homan, celas egalecon; kiam formiĝas grupo, formiĝas tuj malsamaj niveloj de posedo: La celo ne devus esti la neebla egaligo de ĉiuj, sed la kiel eble pleja altigo de la plej malaltaj per pli racia distribuo de la riĉaĵoj

    ResponderExcluir
  8. Kara Paŭlo

    Via bona artikoleto vere spegulas la momenton de la nia homrilato espereble ni evoluos. Ĝi rememoris al mi versetoj de la eksministro Carlos A de Brito kiujn mi ekzerce tradukis.

    Kruela kapitalismo

    Tiuj kiuj troe havigas al si
    Certiĝas ke al tiu multo
    Ĉiam iom indas pli
    Eĉ plie, konvinkas
    Ulojn kiuj malmulte havas
    Ke iliaj ploremo
    Ja vere malpravas.

    ResponderExcluir
  9. Este comentário foi removido pelo autor.

    ResponderExcluir
  10. Este comentário foi removido pelo autor.

    ResponderExcluir
  11. *nia. la nia estis perfido de la telefono.
    *versetojn. Mia kulpo.

    ResponderExcluir