PSV - 2020
No dia seguinte a toda eleição, eu encontro alguém que diz:
- Perdi meu voto. Votei em Fulano, mas não foi eleito.
Curiosa reação! Segundo esse tipo de eleitor, só “aproveita” seu voto aquele cujo candidato venceu e conquistou um cargo. A lógica, aparentemente, é: quem foi eleito poderá fazer alguma coisa, recebendo um mandato; quem não foi, nada fará, portanto de nada terá valido votar nele.
Tal primaríssimo raciocínio revela bem o desconhecimento de muitos eleitores sobre o mecanismo da democracia. Depositar um voto na urna é sempre fazer valer um direito precioso, expressar um desejo de cidadão, supostamente interessado na evolução social da comunidade em que vive. Tanto o candidato vencedor, como o vencido, passam a ser detentores das expectativas de uma parcela da população. O vencido de hoje, em próximo pleito, é proprietário dessa expectativa. Adquire representatividade, ainda que de uma minoria, e pode crescer, perante a opinião pública, mesmo sem mandato. Cidadania se exerce também sem mandato político. A dificuldade toda reside em se compreender que a democracia é também o direito de minorias. E que o eleito ter o dever de governar para seus correligionários, tanto quanto para seus opositores. E que a discordância e a diversidade de visões de mundo são imprescindíveis, num regime democrático. Se um mandatário não tiver opositores, será um ditador.
Só perde o voto quem não comparece para votar.
Mi forperdis mian voĉdonon...
En la sekva tago, post ĉiu balotado, mi trovas iun, kiu diras:
- Mi forperdis mian voĉdonon. Mi voĉdonis por A. sed li ne estis elektita.
Kurioza reago! Laŭ tiu speco de voĉdonanto, nur “profitas” sian voĉdonon tiu, kies kandidato venkis kaj havigis al si postenon. Ŝajne, la logiko estas: kiu estis elektita, tiu povos fari ion, ĉar li ricevis mandaton; kiu ne estis elektita, tiu nenion faros, sekve nenion valoris voĉdoni por li.
Tia tre supraĵa rezonado bone montras la nescion, flanke de multaj voĉdonantoj, pri la meĥanismo de demokratio. Enmeti voĉdonon en voĉdonilon ĉiam signifas validigi valoran rajton, nome esprimi deziron de civitano, supozeble interesita pri la socia evoluo de la komunumo, kie li vivas. Same la venkinta kandidato kiel la venkita ekricevas de tiu momento la atendojn kaj esperojn de parto de la popolo. La hodiaŭa venkito, en proksima balotado, estas posedanto de tiu espero. Li havigas al si reprezentan rolon, eĉ se de malplimulto, kaj li povas kreski, fronte al la publika opinio, eĉ sen mandato. Civitanecon oni praktikas ankaŭ sen politika mandato. La tuta malfacileco troviĝas en la kompreno pri tio, ke demokratio estas ankaŭ la rajto de malplimultoj. Kaj ke elektito havas la devon regadi por siaj sampartianoj, same kiel por siaj oponantoj. Kaj ke malkonsento kaj diverseco de ideoj pri la mondo estas nemalhaveblaj, en demokratia reĝimo. Se posedanto de mandato ne havus oponantojn, li estus diktatoro.
Forperdas sian voĉdonon nur tiu, kiu ne sin prezentas por voĉdoni.
Belega mesaĝo! Mi jam reknkontis tiajn ekzemplerojn... Unu diris al mi "mi ne forĵetas mian voĉon, mi voĉdonas al tiu kiu plej alte staras en opinienketoj". La plej danĝera analfabetulo estas ja la politika...
ResponderExcluirKia bela kaj oportuna artikolo, gratulon, Paulo! James Piton ege pravas! "La plej danĝera analfabetulo estas ja la politika
ResponderExcluirDemokratio lerneblas, lernindas, lernendas. Ĉu ne?
ResponderExcluirSalutations por ce bon texte. J'ajoute que parfois on croit avoir perdu son vote quand on regrette d'avoir voté à un connard. C'est mon cas.
ResponderExcluirMi plene konsentas kun vi, sed aldonus nuancon: ankaŭ perdas sian voĉdonon kiu, konvinkite ke la plej bona kandidato estas iu, balotas por alia pensante ke ties preferato ne havas ŝancon venki.
ResponderExcluirEN MIA URBO BARRA DO GARÇAS, RIC'ULOJ BANDITOJ PAGAS MILOJN KAJ MILOJN DA REALOJN (r$) FAVORE AL VENKO DE SIAJ PLEJ KARAJ AMIKOJ, KREDU! KONSEKVENCE... G'ENERALE...NUR VENKAS LA BALOTADON TIUJ, KIUJ RICEVIS ILIAJN HELPEGOJN. KOMPATINDA BRAZILO 2020!!!Amarílio Carvalho
ResponderExcluirJes, same kiel cxiam en Brazilo. Brakumon, nia Kristnaska Pacxjo. Zlóv, el San Pauxlo.
ExcluirBela estória. Perde o voto o candidato vencedor também, se não levar em consideração a quantidade de votos contrários a ele e que terá de construir um confiança com aquele seu não-eleitor.
ResponderExcluirTrata-se de educação cívica, há necessidade de se compreender o significado de democracia. Voto nunca se perde, a menos que não se vá votar.
ResponderExcluir