quinta-feira, 11 de fevereiro de 2021

O ano de Piazzolla

 


    Há cem anos nascia Piazzolla, num 21 de março, em Mar del Plata, destinado a deixar sua marca na história da música. Passou parte da infância em Nova York, para onde a família, de origem italiana, migrou. Lá conheceu o jazz, lá conheceu Carlos Gardel. Mais tarde, em Paris, viria a incorporar o teor erudito em sua música. De volta a Buenos Aires, lançou o “novo tango”, que suscitou resistências, mas afinal venceu pela força mesma da genialidade. Produziu mais de sessenta discos no decorrer de sua carreira, além de compor para cinema e para orquestra sinfônica.

    Libertango, Quatro Estações Portenhas, Oblívion e Adiós, Nonino são hoje música universal, completamente consagrada. O autor, tendo composto Adíos Nonino em homenagem ao pai morto, declarou ser esta a sua mais bela melodia, produzida, segundo suas palavras, aparentemente “cercado de anjos”.

    O bandoneon de Piazzola é imortal, mais que centenário.

 

 

 

LA JARO DE PIAZZOLLA


 

Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Astor Piazzolla, kaj la tuta mondo celebras kaj omaĝas lian memoron. La eminenta argentina muzikisto naskiĝis je la 21-a de marto kaj lasis sian personan karakteron en la muzikon de la 20-a jarcento.

Li naskiĝis en la argentina urbo Mar del Plata, sed kiam li estis ankoraŭ infano, lia italdevena familio migris al Novjorko. Tie li konatiĝis kun la famega Carlos Gardel, kiam ĉi tiu turneis en Usono. Pro tiu kontakto, la knabo komencis interesiĝi pri la ludado de tangoj, per akordiono. Kompreneble, en Usono li ricevis influon de ĵazo, kaj iom post iom li produktis vere genian revolucion en la koncepto pri moderna tango. Komence, tradiciaj amantoj de tiu tipe argentina muziko rezistis, sed la pasio kaj riĉeco de lia muziko fine konkeris la mondon. La ritmoj de tango trapasis kompletan revolucion.

Al sia kreado Piazzolla aldonis fortan influon de moderna erudicia muziko. Por tio li kompletigis sian studadon en Parizo, je sia 23-a aĝojaro. Tio radikale influis lian manieron koncepti muzikon.

Kiam li revenis al Bonaero, li formis historian okpersonan ensemblon kaj lanĉis la “novan tangon”, kiu sonis al liaj samlandanoj sufiĉe ekstravaganca. Sed lia tutmonda publiko iom post iom rekonis lian geniecon. Li komponis ankaŭ muzikon por filmoj kaj simfoniorkestroj. Iom post iom, ankaŭ argentinanoj akceptis lin plene. Dum sia vivo li produktis pli ol sesdek muzikdiskojn.

Unu el liaj plej konataj komponaĵoj estas “Adiós Nonino”, per kiu li omaĝis sian patron Vicente “Nonino” Piazzolla, en la jaro 1959, kiam ĉi tiu kuŝis en sia mortolito. Pri tiu kanzono, li deklaris, post dudek jaroj: “Eble mi estis ĉirkaŭita de anĝeloj. Tiu estis la plej bela melodio, kiun mi verkis, kaj eble mi neniam plu faros ion pli bonan.” Alia komponaĵo, ”Libertango“, ludata de multaj orkestroj tra la tuta mondo, estas perfekta esprimo de lia avangarda arto. Kaj lian erudicistilan ”Kvar bonaeraj sezonoj“ oni kutime komparas kun la famaj ”Kvar Sezonoj“ de Antono Vivaldi.

La mondo neniam forgesos la bandonion de Astor Piazzolla.

 

https://www.youtube.com/watch?v=VTPec8z5vdY

 

(Ĉi tiu artikolo estas aŭskultebla per

http://esperantaretradio.blogspot.com/2021/02/la-jaro-de-piazzolla.html )

 

 

Um comentário:

  1. Belíssima homenagem! O gênio de Piazzola é de fazer inveja aos brasileiros! Oblivion é a minha preferida, uma das mais lindas músicas que já ouvi. As demais citadas no texto são igualmente fantásticas. E há quem ainda resista ao novo tango...

    ResponderExcluir