quinta-feira, 26 de janeiro de 2023

o arauto


 

“ É o sentido que os homens conferem à sua existência, é seu sistema global de valores que define o sentido e o valor da velhice. Inversamente: através da maneira pela qual uma sociedade se comporta com seus velhos, ela desvela sem equívoco a verdade – muitas vezes cuidadosamente mascarada – de seus princípios e de seus fins.”

(Simone de Beauvoir, “A Velhice”, 1970)

 

Devemos todos refletir sobre a velhice, arauto de nossa finitude. É preciso coragem e serenidade para olhá-la de frente e tentar decifrar seu sentido. A maioria de nós desvia os olhos, perturbado.

O velho a toca com sua mão trêmula. Estará em confronto com seu passado, com suas escolhas, com seus equívocos e conquistas. Estará pacificado se puder olhar para seu percurso de vida com tolerância e certo humor. Não se sentirá, assim, obrigado ao confronto e à resistência, mas à estóica aceitação: “Que fiz da minha vida?”

O jovem a vê sempre distante, esquecido de que o tempo é uma espécie de ilusão. A cada passo, deveria submeter-se ao exercício de certa pergunta: “Quê pensarei disto daqui a algumas décadas?”

À sociedade, esta espécie de abstração inquieta e caprichosa, caberia a tarefa de consultar a História e a consciência coletiva (outra abstração), em busca de uma prestação de contas: “Quê tenho feito de meus velhos?”

Pois ali mesmo, na próxima esquina, a Indesejada nos espreita...

 

la heroldo

 

“La senco, kiun la homoj donas al sia vivo, ilia tuteca sistemo de valoroj, estas tio, kio difinas la sencon kaj la valoron de maljuneco. Inverse: per la maniero, kiel iu socio kondutas rilate siajn maljunulojn, ĝi nepre malkaŝas la veron — ofte zorge maskitan — pri siaj principoj kaj pri siaj celoj.” (Simone de Beauvoir, “La Maljuneco”, 1970)

 

Ni ĉiuj devas mediti pri la maljuneco, heroldo pri nia finiĝemo. Necesas kuraĝo kaj sereneco por rigardi ĝin alfronte kaj klopodi deĉifri ĝian sencon. Plej multaj inter ni deturnas la okulojn, perturbitaj.

Maljunulo ĝin tuŝas per sia tremetanta mano. Li alfrontas sian pasintecon, siajn elektojn, siajn misfarojn kaj konkerojn. Li estas en paco kun si mem se li povas rigardi al sia vivovojo kun toleremo kaj bonhumoro. Tiel li ne sentos sin devigita al kunpuŝiĝo kaj rezistado, sed al stoika akceptemo: “Kion mi faris el mia vivo?”

Junulo vidas ĝin ĉiam for, forgesinte, ke la tempo estas iaspeca iluzio. Post ĉiu paŝo, li devus sin submeti al la ekzerco de demando: “Kion mi pensos pri ĉi tio post kelkaj jardekoj?”

Al la socio, ĉi tiu speco de malkvieta, kapricema abstraktaĵo, koncernus la taskon konsulti la Historion kaj la kolektivan konsciencon (alian abstraktaĵon), serĉe de ia kvitiĝo: “Kion mi faradas el miaj gemaljunuloj?”

Ĉar jen ĉe la proksima stratangulo, la Nedezirata nin gvatas...

 


7 comentários:

  1. Caríssimo confrade Dr. Paulo Viana, excelente a sua reflexão sobre a velhice. Parabéns!

    ResponderExcluir
  2. Mi estas ja apude al la tempo de la "Nedezirata", sed kial nedeziri ĝin (kutime oni reprezentas la morton kiel senseksan homon)? Viaj vorto estas tre edifaj, kaj mi ĉiam pensas, pri tio, kion mi postlasas al la posta generacio. Saluton kaj optimismon!

    ResponderExcluir
  3. É com alegria que estejamos lendo você aqui novamente, Paulo. Só pode falar da velhice quem vai vivendo por muito tempo. Quem como você tem a sensibilidade de percebê-la não como ameaça, castigo ou vergonha, apenas o desenrolar da vida. Mas penso que só pode refletir sobre a velhice nós que a sentimos chegar; é impossível para o jovem acessar uma realidade que ele não conhece. De resto, salta aos olhos (eu também falando neles!) que seu texto esteja repleto de olhares. Andaram fazendo falta, não é mesmo?

    ResponderExcluir
  4. Faço minhas, as palavras da Mercedes e creio que a idade está na mente, meu querido amigo.
    Muito bom ver você novamente debruçado nessa janela a conversar conosco.
    Deus o abençoe.

    ResponderExcluir
  5. "Necesas kuraĝo kaj sereneco por rigardi ĝin alfronte kaj klopodi deĉifri ĝian sencon". Se senco ekzistas por maljuneco, gravas tiu, kiun mi starigadis iom-post-iome dum jardekoj. Se vivo daŭras, tiu sencokonstruado ankoraŭ daŭras, ĉiutagaĵo ne forlasebla. Trovi en ni tion kio ne nepre mi sukcesis esti - ebla miraklo preta por surprize, modeste sinprezenti. Vivo ne volas sanktecon, sed plenecon, tutecon, kiu iĝas tutaĵo!

    ResponderExcluir
  6. "Ni ĉiuj devas mediti pri la maljuneco, heroldo pri nia finiĝemo."
    Jes, vi pravas, kara poeto! Ankaŭ mi tion faras ĉiutage.
    Tamen mi kaj vi certas pri la senmorteco de l' animo: ni antaŭekzistis kaj postvivos la korpon survoje al vera feliĉo.

    ResponderExcluir