quarta-feira, 8 de fevereiro de 2023

a pracinha

 

PSV 2023


    A certa altura do caminho, M. percebeu que os amigos  haviam escasseado, e que os bons eram raros; que o mundo é um lugar esquivo e estranho; que a vida, um percurso duvidoso; que a alma vaga e hesita, por sua própria natureza.

    Decidiu então encontrar um recanto onde pudesse estar consigo. Junto ao muro coberto de hera, pontilhado por orquídeas e ladeado de avencas e arbustos, sob uma árvore de frutos vermelhos, ajeitou uma pequena mesa e três cadeiras. Dali podia ver o pôr-do-sol, a mansa chegada do crepúsculo, o céu intenso, alguma vez o luar silencioso. Ás vezes recebia a visita mansa de um beija-flor, de alguma inquieta borboleta, de um besouro desajeitado. Era a sua “pracinha”. Ali quedava por horas, a cismar, a descansar o coração, em solidão prazerosa. Não buscava sentido, apenas um sopro de paz. Um alento.

    Eu olhava de longe, sem ser percebido, e tentava adivinhar.

    Um dia, M. se foi. Ficou sua pracinha, onde hoje cismo eu, a meu modo.

 

 

La eta placo

 

    Ĉe certa punkto de la vojo, M. ekperceptis, ke la geamikoj malmultiĝis, kaj ke bonaj amikoj estas tre maloftaj; ke la mondo estas nekaptebla, stranga loko; ke la vivo , ia duba irado; ke la animo vagas kaj hezitas, laŭ sia propra naturo.

    Tiam, M. decidis trovi angulon, kie eblus resti kun si. Apud muro kovrita de hedero, punktita de orkideoj kaj apud adiantoj kaj arbustoj, sub arbo kun ruĝaj fruktoj, M. aranĝis tableton kaj tri seĝojn. El tie oni povis vidi la sunsubiron, la kvietan alvenon de krepusko, la intensan ĉielon, foje silentan lunon. Iam alvenis la vizito de kolibro, de ia malkvieta papilio, de mallerta skarabo. Tio estis “la eta placo“. Tie M. restadis dum horoj, en revado, ripozigante sian koron en plezuroplena soleco. Ne serĉante sencon, sed nur ian blovon de paco. Ian spiron.

    Mi rigardis de malproksime, nevidate, kaj klopodis diveni.

    Unu tagon, M. foriris. Restis la eta placo, kie nun revas mi, laŭ mia maniero.

13 comentários:

  1. Adorei, gosto muito dos seus trabalhos são fantástico.

    ResponderExcluir
  2. Jen delikata maniero esprimi nostalgion...
    Gratulon, kara mia!

    ResponderExcluir
  3. PAULO KAREGA! Ege atente mi legas kaj relegas c'ion, kion vi verkas.Fine de la hodiaùa trezoro... miaj larmoj abunde fluis!. Elkore vin gratulas kaj kisas via dumviva lernanto Amarílio- Barra do Garças

    ResponderExcluir
  4. PAULO KAREGA! HO, JES, NUR FINE DE LA LEGADO DE VIA GENIA VERKO, MI MEMORIS KE VIA ETERNE AMATA "M" JAM ADIAÚIS VIN! Respektoplene vin kisas Amarílio

    ResponderExcluir
  5. Belega teksto, vere tuŝas la koron. Dankon mia kara.

    ResponderExcluir
  6. ŝi gardu kaj konsolu vin, de kie ajn ŝi estus.

    ResponderExcluir
  7. El via eta placo vi lumigas niajn mensojn kaj korojn! Ke Dio benigu vin!

    ResponderExcluir
  8. Por ke ni kiu maljuniĝas feliĉe havas Esperanton por plenigi nian vivon

    ResponderExcluir
  9. Kortuŝe kaj bele! Mi ankaŭ havas placon apud la domo, kvankam ĝi estas granda kaj publika. Arboj, floroj kaj birdoj interparolas kun mia soleco.

    ResponderExcluir
  10. Belega paĝo, kara Amiko! Elkorajn dankojn!

    ResponderExcluir