segunda-feira, 1 de maio de 2023

Vésper

 

 
PSV - maio 2023 

Vésper mora no meu quintal.

As pessoas não acreditam, e eu folgo que não creiam, mas assim é.

Nas tardes de maio, assim que o sol se vai, ela desce em silêncio,  com seu lume alegre, e passeia pelo gramado. E beija o cacho de uvas, e trepa no tronco do velho abacateiro ranzinza, e arranca dele um sorriso de avô. E acaricia uma orquídea, e cheira o limão que amadurece, e faz cócegas na orelha do meu cão.

A mim ela me olha de longe, com seu olhar de doces travessuras. E posso ler naqueles olhos-luzes que ela me convida a conhecer sua morada do céu.

- Um dia, Vésper, um dia eu hei de visitá-la no céu...

 

Venuso

 

Venuso loĝas en mia korto.

La homoj ne kredas, kaj al mi ĝuas, ke ili ne kredas, sed tiel estas.

En majaj vesperoj, tuj post la sunforiro, ŝi silente malsuprenvenas, kun sia gaja lumo, kaj promenas sur la herbejo. Kaj kisas grapolon de vinberoj, kaj grimpas la trunkon de la maljuna, malbonhumora avokadarbo, kaj estigas en ĝi avan rideton. Kaj ŝi karesas orkideon, kaj flaras maturiĝantan citronon, kaj jukas la orelon de mia hundo.

Ŝi rigardas min de malproksime, per sia rigardo de dolĉa petolado. Kaj mi povas legi sur tiuj lumokuloj, ke ŝi invitas min ekkoni ŝian loĝejon en la ĉielo.

— Iam, Venuso, iam mi vizitos vin en la ĉielo...


8 comentários:

  1. Kiel estas sanigebla legi bonan dolĉan poezion! Ŝajnas al mi brakumon de mireco!

    ResponderExcluir
  2. Bonan vesperon Paulo !
    Mia nomo estas Amarildo kaj estas loĝas en Olinda, PE

    ResponderExcluir
  3. Ankaŭ mi venus kune al Venuso en la ĉielo...

    ResponderExcluir
  4. Dankon pro tiu bela poemo. Ghi portis min el la norda somerkomenco al la suda somerfino. Subite mi sentis ke mi trovighas inter realo kaj songho, inter tero kaj chielo, inter tiu chi mondo kaj la onta... Gratulon kaj dankon pro tiu chi sperto.

    ResponderExcluir
  5. Mirinda. Jen la animo de la poeto donante belajn kolorojn al la vivo. Gratulon

    ResponderExcluir
  6. Hodiaŭ Venuso ekaperis ridetante brile, kaj mi gapis!

    ResponderExcluir
  7. Kia delikateco! Milda poezieco kortuŝas kaj bone surprizigas tiun leganton. Ora universala ŝlosilo: "— Iam, Venuso, iam mi vizitos vin en la cielo..."

    ResponderExcluir