quinta-feira, 29 de maio de 2025

Foi chegando, sonolenta

 


PSV 05/2025

Foi chegando, sonolenta,

por obra do azul de maio,

e se sentou na varanda,

e só me olhou de soslaio.

 

A roseira que ali mora,

cheia de felicidade,

sorriu pétalas vermelhas:

“Amiga, irmã, que saudade!...”

 

Ela suspirou, discreta,

enquanto dela saía,

a se espalhar na varanda,

seu perfume - era a Poesia...

 

 

Jen ŝi alvenis, malvigla,

sub la allogo de majo,

sidiĝis en la verando,

en sinteno de malgajo.

 

Rozujo, tie loĝanta,

ridetis kaj dolĉe  diris,

per siaj ruĝaj petaloj:

“Fratino, vin mi sopiris!...”

 

Ŝi suspiris tre diskrete

kaj el ŝi eliris ia

parfumo, kiu disflugis:

estis ŝi — la Poezio...

segunda-feira, 19 de maio de 2025

o corvo insolente


 PSV-05/2025

 No último sábado, nosso pequeno Clube de Leitura da Associação Paulista de Esperanto discutiu “O Corvo”, de Poe. Foram quatro traduções do famoso poema, cada uma com uma proposta diferente de transposição. Uma simples leitura (de preferência em voz alta, para captar a musicalidade das rimas e métricas) permite perceber o desafio que cada tradutor enfrentou.

A simbologia do texto fascina. O Corvo – Destino ou Fatalidade – entra pela janela, e não pela porta, e interrompe a leitura de textos de “Ciência Ancestral”, em que o poeta buscava, em vã procura, consolo pela perda da amada. A ave petulante pousa sobre o busto de Atena – a deusa da Sabedoria e da Razão – em evidente postura de supremacia. E repete, a cada contestação do homem enlutado: “Nunca mais!...”. A ave é negra como a noite, e parece provir das profundezas de Plutão, o deus do submundo. O poema termina e ela permanece ali, sobre Palas Atena, para sempre.

O estadunidense Edgar Allan Poe morreu aos 40 anos de idade, de alcoolismo. Seu poema se transformou num desafio para tradutores, mundo afora. Só para o Português, são mais de cinquenta versões d’ O Corvo.

Mas o verdadeiro desafio ele deixou aos leitores – cada um a refletir sobre o que diria a um corvo insolente que invadisse a sua sala, altas horas, e repetisse, abusado: “Nunca mais!...”

 

La aroganta korvo

 

La   ĵus pasintan sabaton, nia eta Legoklubo de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo diskutis pri “La Korvo”, de Poe. Estis kvar tradukoj de la fama poemo, ĉiu kun malsama propono de translingvigo. Per simpla legado (prefere voĉa, por ke oni kaptu la muzikecon de rimoj kaj metrikoj) oni perceptas la defion, kiun ĉiu tradukinto alfrontis.

La simbologio de la teksto estas rava. La Korvo — Destino aŭ Fatalo — envenas tra fenestro kaj ne tra la pordo, kaj interrompas la legadon de tekstoj pri “Antikva Scieno”, en kiuj la poeto vane serĉadis konsolon pro la perdo de amatino. La senhonta birdo eksidas sur la busto de Ateno — diino de Saĝo kaj Racio — laŭ evidenta sinteno de supereco. Kaj ĝi ripetadas, post ĉiu kontesto de la funebranta homo: “Neniam plu!...” La birdo estas nigra kiel nokto, kaj ŝajnas deveni el la profunda regno de Plutono, la dio de la subtera mondo. La poemo finiĝas kaj ĝi tie restadas, sur Palas Ateno, por ĉiam.

La usonano Edgar Allan Poe mortis 40-jaraĝa, de troa drinkado. Lia poemo fariĝis defio por tradukistoj, tra la tuta mondo. Nur en la portugala lingvo, ekzistas pli ol kvindek versioj de La Korvo.

Sed la veran defion li lasis al la leganto — nome pensi pri tio, kion li dirus al korvo aroganta, kiu invadus lian vizitoĉambron kaj senĉese ripetadus: “Neniam plu!...”.

terça-feira, 6 de maio de 2025

os nomes de meu avô

PSV 05/2025
 
 

Meu avô Breno era um homem incomum. Culto, austero e disciplinado, o que o não impedia de cultivar o bom humor e o senso poético da vida. De sua velha estante eu me encantava com volumes esparsos do “Tesouro da Juventude” e velhos exemplares das “Seleções”, a “Reader’s Digest” em Português. Ainda me lembro da seção “Rir é o melhor remédio”.

Meu avô declamava de memória longos trechos d’ Os Lusíadas, e isso me impressionava. Comia pastéis caseiros às segundas feiras e aos domingos acompanhava o almoço com vinho tinto que vinha de São Roque.

Mas, para mim, seu talento mais curioso era o de atribuir nomes. Sua primogênita chamou-se Glaura, suponho que por nostalgia das terras de Minas, onde há uma bonita localidade com esse nome; o segundo filho, meu pai, chamou-se Ofir, nome da lendária terra rica em ouro, citada no Velho Testamento; o terceiro filho, Omair, nome de origem árabe que significa “o que vive para sempre”.

Eu admirava esse requinte para nomes. Quando ganhei um lindo filhote de pastor alemão, uma cadelinha cheia de carisma canino, ele propôs logo: “Há de se chamar Lenda!” . E assim foi, e o nome casava com o bicho, à perfeição.

Tenho saudade de meu avô Breno, e de seu talento para nomes. Bem nomear as coisas do mundo é compreendê-lo melhor.

 

La nomoj de mia avo

 

Mia avo Breno estis neordinara homo. Klera, severmora kaj disciplinema, sed tio ne malhelpis lin kultivi bonhumoron kaj poeziecan sencon de la vivo. El lia malnova libroŝranko mi raviĝadis per disaj volumoj de la kolekto “Trezoro de la Junularo” kaj malnovaj ekzempleroj de la revuo “Seleções”, la portugallingva versio de “Reader’s Digest”. Mi ankoraŭ memoras la rubrikon “Ridi estas la plej bona kuracilo”.

Mia avo parkere deklamadis longajn fragmentojn de “La Luzidoj”, kaj tio impresis min. Ĉiulunde li manĝis hejme faritajn pasteĉojn, kaj dimanĉe li gustumis la tagmanĝon kun vino veninta el la urbo São Roque.

Sed al mi ŝajnis, ke lia plej kurioza talento estas la kapablo elekti nomojn. Lia unuenaskita filino nomiĝis Glaura, mi supozas, ke pro nostalgio pri regiono de brazila ŝtato Minas Gerais, kie troviĝas samnoma bela urbeto; lia dua filo, mia patro, nomiĝis Ofir, nomo de legendeca lando riĉa je oro, menciita en la Malnova Testamento; la tria filo, Omair, arabdevena nomo, kiu signifas “tiu, kiu vivas por ĉiam”.

Mi admiris tiun rafinitecon pri nomoj. Kiam mi gajnis belegan idon de germana ŝafhundo, nome hundineton plenan de hunda karismo, li tuj proponis: “Ĝi nomiĝu Legendo”. Kaj tiel estis, kaj la nomo kongruis kun la besto, perfekte.

Mi sopiras mian avon Breno, kaj lian talenton por nomoj. Trafe nomi la aferojn en la mondo estas kompreni ĝin pli bone.