PSV 05/2025
Foi chegando, sonolenta,
por obra do azul de maio,
e se sentou na varanda,
e só me olhou de soslaio.
A roseira que ali mora,
cheia de felicidade,
sorriu pétalas vermelhas:
“Amiga, irmã, que saudade!...”
Ela suspirou, discreta,
enquanto dela saía,
a se espalhar na varanda,
seu perfume - era a Poesia...
Jen ŝi alvenis, malvigla,
sub la allogo de majo,
sidiĝis en la verando,
en sinteno de malgajo.
Rozujo, tie loĝanta,
ridetis kaj dolĉe diris,
per siaj ruĝaj petaloj:
“Fratino, vin mi sopiris!...”
Ŝi suspiris tre diskrete
kaj el ŝi eliris ia
parfumo, kiu disflugis:
estis ŝi — la Poezio...
Ĉu ŝi vere ĉiam alvenas dormeme, malvigle?
ResponderExcluirAŭ tio nure okazas maje?
ResponderExcluirSubblue?
ResponderExcluirEl tiu spirita mondo/venas dormemaj aferoj. . ./estas ja benata rondo,/estas iaj belegaferoj!(Dormema alveninta alveno)
ResponderExcluirBela kaj alloga poezio, mia kara amiko. Mi trovas enorman mafacilecon elekti la pli belan, pt kaj eo... 🤔
ResponderExcluirKia milda kaj delikata poemo! Gratulon al la enamiĝinta poeto!
ResponderExcluirBela pripoezia poemo, diris Poezio mem.
ResponderExcluirPlej kortuŝa, Paŭlo! Delikata kiel nokturno ŝopena... Milda, dolĉa, parfumplena... Aŭ animskua kiel Bach-elverŝo orgena... Kia kontrasto kun reganta krudo senĝena!
ResponderExcluir... Gratulegon, majstro!
Belega poemo!
ResponderExcluir