terça-feira, 29 de julho de 2025

o retorno

 

 
PSV jul 2025
 
 

Muitos anos depois, voltou à praça.

O chão era outro, mais civilizado,

as luzes, brilhantes e muito brancas.

As pessoas voltavam para casa, para encerrar o dia.

Não era sábado, em que os jovens

passeassem em busca de olhares.

A banca de jornal já não vendia jornal,

os bancos de cimento já não tinham anúncios

de um ingênuo comércio de outrora.

Não havia engraxates a propor brilho aos pés.

Não soava a música alegre dos alto-falantes

e os carros passavam quase sem ruído.

Não se vendia algodão doce na esquina,

nem frapê na leiteria.

A praça era outra.

Só perduravam ele e a velha estátua,

no centro do largo.

Ambos atônitos.

 

 

la reveno

 

Post multaj jaroj, li revenis al la placo.

La pavimo estis nun alia, pli civilizita,

la lumoj brilaj kaj tre blankaj.

La homoj revenadis hejmen, por fini la tagon.

Ne estis sabato, kiam gejunuloj

promenis, serĉe de rigardoj.

La ĵurnalbudo jam ne vendis ĵurnalojn,

la cementaj benkoj jam ne surhavis anoncojn

pri ia naiva iama komerco.

Ne troviĝis ŝuciristoj proponantaj helon al piedoj.

Laŭtparoliloj ne sonigis gajan muzikon

kaj aŭtomobiloj preterpasis preskaŭ senbrue.

Ne estis vendistoj de koton-dolĉaĵoj,

nek laktofrostaĵo en la laktovendejo.

Tiu estis alia placo.

Restis nur li kaj la malnova statuo,

en la mezo de la placo.

Ambaŭ perpleksaj.


domingo, 20 de julho de 2025

jacarés cariocas

 

PSV jul 2025
 

 

O Rio é de fato uma cidade surpreendente. Praias, montanhas e florestas deslumbram e atraem todos os olhares para longe da miséria social, ali ao lado...

Quase não se fala, mas em plena área urbana se encontram até... jacarés! Não, não estou falando de certos políticos, falo dos simpáticos répteis da família dos crocodilos, que vivem placidamente, pertinho de um dos bairros mais ricos da cidade. Quer conferir?

Pois vá de metrô até a estação Jardim Oceânico, na Barra da Tijuca. A 100 metros dali está a Lagoa da Barra, que contém nove ilhas, entre as quais a Ilha da Gigóia, um lugar muito pitoresco, com ruelas arborizadas e silenciosas. Como a lagoa não é muito grande, formam-se entre as ilhas canais, onde se pode passear de barco. Tudo muito seguro e tranquilo. Num recanto, bordejado por vegetação exuberante e mangue, encontram-se os tais jacarés, quietos, estendidos ao sol. Ao lado de um deles, numerosos filhotes, bem adaptados ao calor carioca. Cidade maravilhosa!...

Em tempo, aprendi no passeio que está registrado nos dicionários o vocábulo “aligátor”, assim mesmo, com acento no “á”. Plural: “aligátores”. E mais curioso, o vocábulo, em inglês, “alligator” veio do espanhol “el lagarto”.

https://www.youtube.com/watch?v=PjPSZBORT94

 

aligatoroj en Rio

 

Rio-de-Ĵanejro estas efektive surpriza urbo. Plaĝoj, montaroj kaj arbaroj ravas kaj allogas ĉies rigardojn for de la socia mizero, kuŝanta proksime...

Oni preskaŭ ne mencias, ke en tute urba areo, troviĝas eĉ... aligatoroj! Ne mi ne aludas al iuj politikistoj, sed al la simpatiaj reptilioj el la familio de krokodiloj, kiuj pace vivas proksime al unu el la plej riĉaj kvartaloj en la urbo. Ĉu vi emas kontroli?

Nu, iru per metroo ĝis la stacio “Jardim Oceânico”, en la kvartalo Barra da Tijuca. Cent metrojn for de tie troviĝas la Lago de Barra, kiu enhavas naŭ insulojn, inter ili la Insulon Ĵigoja, tre pitoreskan lokon, kun arboriĉaj, silentaj stratetoj. Ĉar la lago ne estas tre granda, tial formiĝas inter la insuloj kanaloj, kie oni povas promeni per motorbarkoj. Ĉio tre sekura kaj trankvila. Sur unu punkto, kun marĝenoj el foliriĉa arbaro kaj marĉo, troviĝas la aligatoroj, kvietaj, kuŝantaj sub la suno. Apud unu el ili, multenombraj idoj, bone adaptitaj al la varmo de Rio. Mirinda urbo!...

Cetere, pro tiu promeno, mi lernis, ke registriĝis en portugallingvaj vortaroj la vorto “aligátor”, kun supersignita “á”. Plurale: “aligátores”. Kaj plej kurioze, tiu vorto, en la angla lingvo, “alligator”, devenis el la hispana “el lagarto”.

 https://www.youtube.com/watch?v=PjPSZBORT94


quarta-feira, 2 de julho de 2025

Qual dos dois tem mais valor?

PSV jul 2025
 
 
 

 

Qual dos dois tem mais valor,

entre o erro e o acerto?

O acerto é sempre agradável,

mas erro exige conserto.

 

O acerto afirma o sabido,

mas não se sai do lugar;

erro traz aprendizado,

se se sabe aproveitar.

 

Tão bom quanto já saber

- sabedoria do povo! -

é de engano cometido

conquistar um saber novo. 

 

 

Kio estas pli valora:

misfaro aŭ ĝusta faro?

Ĝusto estas ĉiam plaĉa,

sed mison sekvu riparo.

 

Tio, kion oni scias,

alportas nenion novan;

misfaro povas instrui

kapon lertan, lernopovan.

 

Laŭ antikva tradicio,

miso estas avantaĝa,

se per misfaro farita

oni fariĝas pli saĝa.