PSV jul 2025
O Rio é de fato uma cidade surpreendente. Praias, montanhas e florestas deslumbram e atraem todos os olhares para longe da miséria social, ali ao lado...
Quase não se fala, mas em plena área urbana se encontram até... jacarés! Não, não estou falando de certos políticos, falo dos simpáticos répteis da família dos crocodilos, que vivem placidamente, pertinho de um dos bairros mais ricos da cidade. Quer conferir?
Pois vá de metrô até a estação Jardim Oceânico, na Barra da Tijuca. A 100 metros dali está a Lagoa da Barra, que contém nove ilhas, entre as quais a Ilha da Gigóia, um lugar muito pitoresco, com ruelas arborizadas e silenciosas. Como a lagoa não é muito grande, formam-se entre as ilhas canais, onde se pode passear de barco. Tudo muito seguro e tranquilo. Num recanto, bordejado por vegetação exuberante e mangue, encontram-se os tais jacarés, quietos, estendidos ao sol. Ao lado de um deles, numerosos filhotes, bem adaptados ao calor carioca. Cidade maravilhosa!...
Em tempo, aprendi no passeio que está registrado nos dicionários o vocábulo “aligátor”, assim mesmo, com acento no “á”. Plural: “aligátores”. E mais curioso, o vocábulo, em inglês, “alligator” veio do espanhol “el lagarto”.
https://www.youtube.com/watch?v=PjPSZBORT94
aligatoroj en Rio
Rio-de-Ĵanejro estas efektive surpriza urbo. Plaĝoj, montaroj kaj arbaroj ravas kaj allogas ĉies rigardojn for de la socia mizero, kuŝanta proksime...
Oni preskaŭ ne mencias, ke en tute urba areo, troviĝas eĉ... aligatoroj! Ne mi ne aludas al iuj politikistoj, sed al la simpatiaj reptilioj el la familio de krokodiloj, kiuj pace vivas proksime al unu el la plej riĉaj kvartaloj en la urbo. Ĉu vi emas kontroli?
Nu, iru per metroo ĝis la stacio “Jardim Oceânico”, en la kvartalo Barra da Tijuca. Cent metrojn for de tie troviĝas la Lago de Barra, kiu enhavas naŭ insulojn, inter ili la Insulon Ĵigoja, tre pitoreskan lokon, kun arboriĉaj, silentaj stratetoj. Ĉar la lago ne estas tre granda, tial formiĝas inter la insuloj kanaloj, kie oni povas promeni per motorbarkoj. Ĉio tre sekura kaj trankvila. Sur unu punkto, kun marĝenoj el foliriĉa arbaro kaj marĉo, troviĝas la aligatoroj, kvietaj, kuŝantaj sub la suno. Apud unu el ili, multenombraj idoj, bone adaptitaj al la varmo de Rio. Mirinda urbo!...
Cetere, pro tiu promeno, mi lernis, ke registriĝis en portugallingvaj vortaroj la vorto “aligátor”, kun supersignita “á”. Plurale: “aligátores”. Kaj plej kurioze, tiu vorto, en la angla lingvo, “alligator”, devenis el la hispana “el lagarto”.
https://www.youtube.com/watch?v=PjPSZBORT94
Aligatoroj, vershajne ne, sed testudoj de longe revenis al rivero Suda Paraibo ;)
ResponderExcluirTre interesa, sed mi ne volas paroli kun ili, mi ne ŝatas krokodili. Hahaha
ResponderExcluirTre bone, ankaŭ mi ne emas... :-D
ExcluirKia mirinda promenado! Ankaŭ mi ŝatus iam viziti tian ĉarman insulon!
ResponderExcluir