terça-feira, 31 de julho de 2012


Lastan semajnfinon, la 28-an de julio 2012, mi partoprenis bonan metiejon pri Esperantotradukado che Esperanto-Asocio de San-Paúlo. Ghin gvidis la kompetenta veterano José Dias Pinto, kiu tradukis al nia lingvo la verkon de la portugala verkisto Eça de Queirós Partikularajhoj de blonda knabino.
Li proponis interesan ekzercon, nome trovi en Esperanto plej taúgajn ekvivalentojn al la diversaj signifoj de vortoj en la portugala lingvo. Li proponis siajn proprajn tradukojn kaj la grupo siavice serchis akcepteblajn alternativojn.
Okazis interesa analizado de chiu alternativo, de la nuancoj de chiu malsama traduko. Oni povis klare konstati, kiel Esperanto estas pli preciza lingvo laú siaj vortosignifoj, ol la portugala. Eble pro tio, ke Esperanto estas multe pli juna lingvo.
Finfine, la grupo perceptis, laúlonge de la ekzercighado, ke tradukado finfine estas simple (aú malsimple!) serchado de la plej taúga nuanco por iu esprimo. Kaj ghi farighis amuza, mensostimula la baraktado inter la foje subtilaj nuancoj. Okazis ridoj kaj miroj plurfoje.
Sendube: okupighado pri preciza, ghusta lingvouzado estas bonega maniero rafini sian mensokapablon. Gratulon al EASP pro la iniciato!

Nenhum comentário:

Postar um comentário