segunda-feira, 30 de julho de 2012

TRADUKODEFIO

Karaj portugallingvaj amikoj:
Longaj frazoj foje estas tradukoproblemoj. Jen mi proponas por Esperantigo belan frazon de Montaigne, el liaj "Eseoj". Kiu emas?
Sube mi proponas mian propran provon, sed legu ghin nur post via provo! Mi akceptas diskutojn kaj kritikojn.

"Por nao terem frequentado essa virtude suprema, bela, triunfante, amorosa, igualmente deliciosa e corajosa, inimiga professa e irreconciliavel do azedume, do desprazer, do temor e da coacao, e que tem por guia a natureza, e por companheiras a ventura e a volupia, eles se puseram, por fraqueza, a fantasiar essa tola imagem, triste, briguenta, rabugenta, ameacadora, carrancuda, e a coloca-la sobre um rochedo ermo, no meio dos espinheiros: um fantasma para espantar as pessoas."
!
!
!
!
!
!
!
"Ne frekventinte tian virton plej altan, belan, triumfan, aman, same charman kiel kuraghan, klare kaj nerepacigeble malamikan de amareco, de malplezuro, de timemo kaj de altrudemo, kaj kiu havas kiel gvidanton la naturon, kaj felichon kaj volupton kiel kunulojn, tiuj homoj, pro sia malforta karaktero, komencis fantazie krei tiun stultan bildon malghojan, kvereleman, malbonhumoran, grimaceman, kaj meti ghin sur foran rokon, meze de dornaj arbustoj: ia fantomo por fortimigi la homojn."

4 comentários:

  1. Kara d-ro Paulo Sérgio,

    Fi! Kian komplikan frazon vi trovis!!! Kion Montaigne celis per "ventura"? Ĉu tio rilatas al bona sorto aŭ simpla sorto, hazardo? Teruraj duboj estiĝis je mia menso, kaj certe ne nur ĉe tiu ero. Jen mia provo:

    "Pro tio, ke ili ne spertis tiun plejsuperan, belan, triumfan, aman, kaj delican kaj kuraĝan virton, eksplicita kaj nerepacigebla malamiko de la amareco, de malplezuro, de timo kaj premo, kiu havas la naturon kiel gvidanton kaj la sorton kaj la volupton kiel akompanantojn, ili ekfantaziis, pro malforteco, tiun stultan, malgajan, kvereleman, grumbleman, minacan kaj grimacan bildon kaj instalis ĝin sur izolitan rokon, meze de dornejo: kvazaŭ fantomo por fortimigi homojn."

    Amike,
    James

    ResponderExcluir
    Respostas
    1. Bonega traduko. Mi aparte shatis la solvon "eksplicita". Miainterprete, "ventura" estas simple "felicho". Vi estas por chiam protektita kontraú la terura germano Alzheimer...

      Excluir
  2. Sekvas sube mia provo, post iom da ŝvitado super la elprenaĵo... Kiel agrable kaj instrue estas kompari traduko-provojn!

    Jen sugesto por igi tiun traduko-defion pli interesa kaj instrua: la provoj ne aperu tuj. La blogestro konservu la kontribuaĵojn (inkluzive la sian) kaj ilin aperigu post iu difinita limdato.

    Mi aparte ŝatis en la provo de Paulo Viana la anstataŭigon de "ili" per "tiuj homoj". Tiu artifiko multe helpas al klarigo de la longa alineo. Rilate la provon de James Piton, al mi ne multe plaĉis la vorton 'delica', kiun mi opinias balasto en la lingvo.

    Mankhava je sperto pri tiu pleja virto - bela, triumfa, ama, same plaĉa kaj kuraĝa, malkaŝe kaj neakordigeble malamika de amareco, de malŝato, de timemo kaj de trudado, havanta kiel gvidanton la naturon, kaj kiel kunulojn feliĉon kaj volupton -, ili cedeme komencis fantazii tiun stultan bildon, malgajan, klaĉeman, grumbleman, minacan, malafablan, kaj starigi ĝin sur soleca roko, meze de dornarbustoj: ia fantomo por fortimigi homojn.

    ResponderExcluir