terça-feira, 25 de dezembro de 2012

LEITURA E RELEITURA



LEITURA E RELEITURA
Por volta dos 20 anos, li o clássico da literatura original em Esperanto, “Al Torento”, do sueco Stellan Engholm. Lembro bem o deslumbramento. Texto simples, enxuto, que mesmo um iniciante no idioma consegue ler. Linguagem limpa, fluente, agradável, modelar. Um conto de certa gostosa inocência, cheio de idealismo e uma pitada de romantismo, na medida. Conflitos existenciais de jovens que desejam superar a origem socialmente humilde. Humanismo temperado com delicada poesia. Nunca mais esqueci aquela impressão de literatura em estado de pureza.
Quase cinco décadas depois, retomo “Al Torento”, agora na tela do computador. Outra impressão, diversa mas não menos marcante. Agora percebo o verdadeiro talento do escritor, o esforço de escrever simples, sem derrapar na banalidade. O cuidado em contar uma história limpa e verossímil, o estilo despojado, em que assomam notas de requinte discreto. Uma pérola de sutileza.
Li Dom Casmurro quatro vezes. Na primeira, eu tinha quase a mesma idade de Capitu, e era evidente que ela tinha traído Bentinho; na segunda, era evidente que Bentinho era um paranóico que cometeu injustiça contra a moça dos olhos de ressaca; na terceira, Capitu não tinha traído, e Bentinho era um neurótico manso e homossexual; na quarta, surgiu finalmente a grande protagonista da história – a dúvida; viver é suportar a dúvida. Nem imagino o que me espera, quando sobrevier a quinta leitura.
A literatura é uma arte mágica.

LEGADO KAJ RELEGADO
Ĉirkaŭ mia 20-jaraĝo mi legis la klasikaĵon de originala literaturo en Esperanto, “Al Torento”, de la svedo Stellan Engholm. Mi bone memoras la raviĝon. Simpla, ŝparema teksto, kiun eĉ komencanto povas legi. Lingvaĵo pura, flua, agrabla, modela. Rakonto kun ia plaĉa naiveco, plena je idealismo kaj tuŝon da romantikismo, en ĝusta mezuro. Homamo spicita per delikata poezio. Mi ne plu forgesis tiun impreson pri literaturo en stato de pureco.
Post preskaŭ kvin jardekoj, mi reprenas “Al Torento”, nun sur la ekrano de komputilo. Alia impreso, malsama sed ne malpli frapanta. Nun mi perceptas la veran talenton de la verkisto, la klopodon verki simple, sen glito en banalecon. La zorgemon rakonti historion senmakulan kaj verŝajnan, la senornaman stilon, en kiu de tempo al tempo aperas nuancoj de diskreta rafiniteco. Ia subtila perlo.
Kvarfoje mi legis “Dom Casmurro” (fama romano de la plej talenta brazila verkisto). Je la unua legado, mi estis preskaŭ samaĝa kiel Capitu, kaj evidente ŝi perfidis Bentinho; je la dua, evidente Bentinho estis paranoja kaj maljuste agis kontraŭ la junulino kun tajdaj okuloj; je la tria, Capitu ne perfidis, kaj Bentinho estis neperfortema, samseksema neŭrozulo; je la kvara, fine aperis la granda protagonisto en la historio – la dubo; vivi estas elteni dubon. Mi tute ne imagas, kio min atendas, okaze de la kvina legado.
Literaturo estas magia arto.

4 comentários:

  1. Kia bela analizo! Gratulon, mia kara artisto!

    ResponderExcluir
  2. Mi konsentas kun vi, kara amiko; antaŭ nelonge la samo okazis al mi. Mi legis la historian romanon Paŭlo kaj Stefano (Paulo e Estêvão – en la portugala, kompreneble!) dikitita de la Spirito Emmanuel / F. C Xavier, kiam mi estis pli malpli 18jaraĝa.
    Pasintsemajne mi relegis tiun mirindegan libron per novaj kaj tre emociitaj okuloj.
    Jen la sorĉa povo de ARTO: literaturo, kinoarto, pentrarto ktp...

    ResponderExcluir
  3. Jen la magio de la literaturo. La skribaĵo daŭras sama, sed la teksto modifiĝas kun la paso de la tempo, ĉar la teksto estas la rezulto de la vidado de la aŭtoro kun la vidado de la leganto, kaj ili ambaŭ estas vivantaj tekstoj, kiuj kompletiĝas senfine, puriĝante aŭ malpuriĝante, alterne, kun la paso de la tempo aŭ kun la paŝoj tra la tempo.

    ResponderExcluir
  4. Tal qual o rio de Heráclito, não lemos o mesmo livro duas vezes. Gostei muito, Paulo!

    ResponderExcluir