quinta-feira, 25 de abril de 2013

SOLIDÃO



                Leio com vagar, como a degustar pasteis de nata, o “Milagrário pessoal” do angolano José Eduardo Agualusa – e deparo com uma frase simples, óbvia e luminosa: “A violência é uma rendição da inteligência.” Num intervalo de leitura, recebo uma mensagem de uma amiga do Rio, informando com resignação que um tiroteio se instalara, mais uma vez, no condomínio ao lado do seu pequeno prédio de apartamentos. A mensagem trazia a conformação dos fatos corriqueiros.
                Horas antes, jornais e telas do mundo inteiro mostravam bombas de rua numa maratona, em Boston. Dias antes, um estudante chutou um motorista e despencaram todos de um viaduto – o ônibus, o estudante, o motorista, todos os demais passageiros e, por acréscimo, a razão humana.
                Penso comigo, num esforço inútil de compreender o desvario, que a violência é a falta de palavras. Seu antídoto dormita nos pensamentos que precisam desesperadamente de palavras. Lançar bombas e chutes é mais fácil que pensar. A natureza está plena de violência; cabe ao homem transcendê-la. É preciso dirigir a torrente da raiva e do ódio para o túnel das palavras, até que saiam, do outro lado da montanha, apaziguadas e apascentadas.
                A violência é uma forma atroz de solidão – a solidão da incomunicabilidade, da surdo-mudez que nos reduz a todos à  selvageria original. Quem não ouve não é ouvido; quem não é ouvido atira bombas e pontapés.
                E despencamos todos.

SOLECO

Mi legas malrapide, kvazaŭ mi gustumus krempasteĉojn, la “Personan miraklaron” de la angola José Eduardo Agualusa – kaj mi trovas simplan, memkompreneblan, luman frazon: “Perforto estas kapitulaco de inteligento.” Je momenta ĉesigo de la legado, mi ricevas mesaĝon de amikino el Rio, informantan, ke unu plian fojon okazas pafado inter aro da konstruaĵoj proksime al ŝia eta apartamenta domo. La sciigo alvenis kun rezignacio de kutimaj okazaĵoj.
Kelkajn horojn antaŭe, ĵurnaloj kaj ekranoj en la tuta mondo montris stratbombojn ĉe maratono en Boston. Kelkajn tagojn antaŭe, studento piedbatis  ŝoforon kaj falegis ĉiuj – la omnibuso, la studento, la ŝoforo, ĉiuj ceteraj pasaĝeroj, kaj krome la homa racio.
Mi pensas , en senutila klopodo kompreni la frenezaĵon, ke perforto estas manko de vortoj. Ĝia kontraŭveneno dormetas en pensoj, kiuj senespere bezonas vortojn. Ĵeti bombojn kaj piedbatojn estas pli facile ol pensi. Naturo estas plena je perforto; koncernas la homon transcendi ĝin. Necesas direkti la torenton da kolero kaj malamo en la tunelon de vortoj, ĝis ili eliras, aliflanke de la montaro, pacigitaj kaj kvietigitaj.
Perforto estas ekstrema formo de soleco – soleco de nekomunikebleco, de surdmuteco, kiu kondukas nin ĉiujn al la origina sovaĝeco. Kiu ne aŭskultas, tiun neniu aŭskultas; kiu ne aŭskultas ĵetas bombojn kaj piedbatojn.
Kaj falegas ni ĉiuj.

4 comentários:

  1. Meu caro Paulo Viana, imortal Acadêmico.
    São muito inspirados e inspiradores seus textos. Pena que não tenho o domínio do esperanto para deleitá-los também nessa outra língua. Que as palavras sejam as melhores armas, sempre, para resgatarmos a inteligência e o entendimento das diferenças para que possamos conviver.
    Parabéns pelo blog

    ResponderExcluir
  2. Atual, oportuna, bastante clara sua crônica, Paulo. Além da esmerada forma de sempre. Infelizmente, a humanidade levará ainda muito tempo para sair de sua infância emocional.

    ResponderExcluir
  3. Jes, kara. Kiel instuistino en plublika lernejo mi vivadas tiun perforton cxiutage kaj tiu kaptulacio flanke de la instruistoj kiuj rezignas antaü la malbonedukiteco kiun havas tutan apogon de la aütoritatuloj kiuj gvidas, mastras la urbojn, la sxtatojn kaj la landon cxar ili bezonas garantii la daüron de la politikaj okupacioj kaj ne perdi la salajron, kompreneble...
    La plej dolora afero estas scii ke tiu terurajxo estas subtenataj de ni mem cxar ni, la popolo iilin elektas.
    Pardonu la ribeleman parolmanieron tamen vi konas mian jaguaran flankon, cxu?
    Brakumojn.

    ResponderExcluir
  4. "Necesas direkti la torenton da kolero kaj malamo en la tunelon de vortoj, ĝis ili eliras, aliflanke de la montaro, pacigitaj kaj kvietigitaj."

    Jen fajna kaj poezia aserto, kiu liveras esperon al ni ĉiuj!
    Dankon kaj gratulon pro via bela kroniko, Paŭlo!

    ResponderExcluir