quarta-feira, 5 de junho de 2013

OS GRANDES OLHOS



(a Fernanda Montenegro)
                                                                                                                                                                       
durante o dia ela brilha
seus grandes olhos interrogativos
percorrem o mundo e a alma dos admiradores
sua grande voz poderosa despeja palavras mágicas
que fazem cogitar os mais acomodados
e cortam a respiração dos afoitos
cada contido gesto seu  a  empurrar a  gente temerosa de pensar

de noite ela chora
desconsoladamente
chora por seus mortos e pela vida que se foi
chora longa e silenciosamente
um choro sem soluços,
sem lamento, 
brando riacho a lhe escorrer pela face
e  seus grandes olhos mareados mergulham fundo na escuridão do quarto

GRANDAJ OKULOJ
(al Fernanda Montenegro)

dumtage ŝi brilas
ŝiaj grandaj demandemaj okuloj
trairas la mondon kaj la animon de admirantoj
ŝia granda potenca voĉo verŝas magiajn parolojn
kiuj pensigas la plej akomodiĝemajn
kaj tranĉas la spiron de la tro aŭdacaj
ĉiu gesto ŝia puŝas homojn kiuj timas pensi

dumnokte ŝi ploras
senkonsole
ŝi ploras pro siaj mortintoj kaj pro la forpasinta vivo
ŝi ploras longe silente
senlamente
milda rivereto al ŝi fluas survizaĝe
kaj ŝiaj grandaj larmantaj okuloj funde plonĝas en la mallumon de dormoĉambro

5 comentários:

  1. Viaj vortoj, mildaj kaj trankvilaj al tiu senkopara virino, similas al ia murmuranta rivereto kiu sekvas la vojon diskrete, elegante simila al Fernanda kaj al vi mem.
    Koran gratulon.

    ResponderExcluir
  2. La aktorino Fernanda Montenegro meritas ekscii pri tia belega poezia omaĝo. Gratulojn, Poeto!

    ResponderExcluir
  3. Saluton, granda poeto!
    Ĉu eblas sendi tiun belan poezian perlon al la omaĝita aktorino? Preferinde ankaŭ parolatan, por ke ŝi povu aŭdi la sonon de nia kara lingvo!
    Gratulon!

    ResponderExcluir
  4. Jen juvela specimeno pruvanta tion, ke Poezio vibras ene de ĉiu simpla vorto iganta magian ĉe alia same simpla. Tamen la rezulto en beleco tranĉas la spiron de admirantoj - inter kiuj mi, tiu simpla lernanto de belaĵoj. Bele!

    ResponderExcluir