Do âmago de sucessivas noites,
entre estrelas pálidas e frágeis,
soavam as notas indefinidas
de um saxofone distante.
Estranhas melodias que nunca se repetiam,
às vezes escalas monótonas como mantras,
líquida música a pairar no breu.
Fiquei sabendo depois:
era aquele sopro musical,
puro vapor de som,
que afugentava o soturno voejar da morte
que rondava em círculos
e lançava silvos e saliva infecta,
ávida, voraz, impiedosa.
Abençoado saxofone.
SAKSOFONO
El la faῠko de sinsekvaj noktoj,
inter palaj, delikataj steloj,
sonadis nedifinitaj notoj
de fora saksofono.
Strangaj melodioj, kiuj neniam ripetiĝis,
foje gamoj monotonaj kiel mantroj,
likva muziko ŝvebanta en mallumo.
Poste mi eksciis:
tiu muzika blovado,
pura sonvaporo,
forigadis la ombran flugadon de morto,
kiu rondiradis
kaj ĵetadis siblojn kaj infektan salivon,
avida, vorema, senindulga.
Benata saksofono.
Kia mirindajho: "likva muziko shvebanta en mallumo"...
ResponderExcluirVia poemo estas belega! Gratulon, Poeto!
Muziko feinas en niaj vivoj, kara amiko. Danku al Dio la kapablon audi.
ResponderExcluirVi magie preskaŭ aŭdigis al mi la voĉon de nemateria saxofono...
ResponderExcluirImpossível comentar, de tão bonito! É preciso viver a experiência para escrever algo assim!
ResponderExcluirBrave, saksofonisto!
ResponderExcluir