Não há beleza na dor.
Nenhum encanto no sofrimento cruciante.
O horror é negro e fétido.
O pavor, náusea vertiginosa.
Mão impiedosa que esgana.
Lâmina que perfura,
lâmina.
E no entanto, do fundo da mais sombria dor,
luz um pensamento,
último piscar da consciência.
E ali permanece, pequena brasa remanescente,
derradeira estrela
antes de nascer o nublado novo dia.
Só virá à tona quando a lente da lágrima contida
o ampliar, a ponto de ser visto, o bastante.
(Se deixamos a lágrima escorrer,
perde-se a lente
e a possibilidade de entrever
um tênue pedaço de verdade.)
DOLORO
Nenia beleco en doloro.
Nenia ĉarmo en turmenta
sufero.
Hororo estas nigra kaj
fetora.
Timego, vertiĝa naῠzo.
Senindulga mano sufokanta.
Klingo boranta,
klingo.
Kaj tamen, el la fundo de
plej profunda doloro,
lumas penso,
lasta palpebrumo de la
konscio.
Kaj tie ĝi sidas, eta restanta
braĝo,
lasta stelo
antaῠ la naskiĝo de nova
nuba tago.
Ĝi montriĝos nur kiam la
lenso de larmo retenita
ĝin pligrandigos, ke ĝi
estu sufiĉe videbla.
(Se oni lasas, ke la larmo
glitu,
perdiĝas la lenso
kaj la ebleco duonvidi
fajnan pecon da vero.)
Hieraŭ mi spektis la televidintervjuon kun la poeto kaj filozofo Adélia Prado. Ŝi asertis ke, oni necesas suferi por plibone kompreni la vivon...
ResponderExcluirVi poezie priskribis doloron...
Doloro naskas alian eston el nia propra esto... Kaj certe ni jam neniam estos la samaj poste akusxo tia!
ResponderExcluirKiam Dio donas al ni la eblecon poezii poste la vizito de la doloro signifas ke nia animo kreskis iomete, maturigxis iomete.
Lindíssimo! De doer na alma.
ResponderExcluir