segunda-feira, 7 de abril de 2014

MULHER DE BRANCO


Num fim de tarde azul,
a passear tanta gente pela larga calçada,
passou uma bonita moça de vestido branco
levando o louro filho ao colo
e no olhar um tanto de felicidade.
Não era mulher, era um tema.
E passou, a passo, a passeio.
E levou consigo o filho e o tema.

BLANKE  VESTITA VIRINO

En blua vesperiĝo,
kiam tiom da homoj promenis laῠ larga trotuaro,
preterpasis bela junulino en blanka robo,
portanta en siaj brakoj  blondan idon
kaj en la okuloj iom da feliĉo.
Tio ne estis virino, ĝi estis temo.
Kaj ŝi pasis, paŝe, promene.
Kaj forportis la idon kaj la temon.

6 comentários:

  1. Não há tema mais poético do que este! Pena que ela passou...

    ResponderExcluir
  2. "Não era mulher, era um tema." E a poesia canta em cores inefáveis. Poeta, você criou um dos mais belos versos da língua portuguesa!

    ResponderExcluir
  3. Kia delikateco, Paulo.
    Gratulon pro tia senkompara parfumo kiun vi versxas el viaj versoj.

    ResponderExcluir
  4. Saluton Paulo,

    Ne facile estas eldiri kiuj versoj plej belas! Ambaŭ lingvoj tiom simpatiigas unu la alian ke eblis vidi du patrinojn: unu irantan, alian venantan...

    Poezio en ĉi-tiuj viaj versoj delice brile vigle abundas kaj vekas eĉ la plej dormantan animon !!!

    [[ Mi preferus: Tio estis ne virino, estis temo. (a) Inversante, tie, la ordon donas metaforan sencon al la verso ( Vere, tie ne temas neadon ) (b) Ĉar temas saman subjekton oni ne necese ripetu ĝin. ]]

    Feliĉegan dimanĉon al ĉiuj ni en la mondo, paco kaj sano !!!

    ResponderExcluir
  5. Mi volus sekvi vin blogspote, sed eble vi devos revizii la agordojn por tio ĉe vi (?)

    Kial vi ne afiŝas viajn verkojn G+e ? Oni sentas grandan vakuon pri poezio tie... Same pri Lírica, vi havas tiom da belaĵoj ĉi-tie, sed ne multaj rompas la pigron por veni ĉ-tien, mi scias, bedaŭrinde!!!

    ResponderExcluir
  6. Dankon Uel Rosha, por viaj afablaj kaj stimulaj komentoj. Bedaurinde, mi ne scias uzi G+e, kaj mi ne scias ankau pri la agordoj, kiujn vi mencias. Mi estas iaspeca dinosauro...

    ResponderExcluir