sábado, 10 de março de 2018

LER PARA AS CRIANÇAS

Foto PSV 2013

            Sabe-se que ler histórias para as crianças faz bem a elas. Mas nunca se tinha medido isso, a ponto de quantificar os benefícios. Fizeram, no Brasil, recentemente.
            Saiu na revista Pediatrics. Os autores da pesquisa são do Instituro Alfa e Beto, em São Paulo, em parceria com a Universidade de Nova Iorque. Entre 2014 e 2015, observaram crianças de 2 a 4 anos de idade, de mais de 600 famílias pobres de Roraima. Durante um ano, os pais leram em média 20 livros a seus filhos, depois de receberem treinamento sobre como tornar a leitura mais eficiente e divertida.
            Testes de inteligência, ao final, mostraram resultados impressionantes: crianças do grupo da leitura obtiveram resultados 80 por cento superiores aos das que não ouviram histórias. A leitura ajudou no raciocínio, aumentou o interesse posterior pelos livros, melhorou o relacionamento familiar e chegou a reduzir a necessidade de castigos por mau comportamento. Livros contêm ideias e linguagem mais complexas que as que envolvem as crianças no dia-a-dia. Incentivam o pensamento abstrato e o vocabulário.
Literatura infantil é coisa séria.  É imperioso deixar livros ao alcance das crianças, desde muito cedo.
Parabéns à Associação Universal de Esperanto, que anualmente inclui entre seus concursos literários o item “Livro Infantil do Ano”!
           


VOĈLEGADO DE RAKONTOJ AL INFANOJ

            Voĉlegado de rakontoj al infanoj estas konsiderata kiel valora eduka agado. Tion oni asertas de longa tempo, kaj verŝajne neniu dubas pri ĝi. Tamen, oni neniam elmontris tion per sufiĉe preciza, scienca eksperimento, por taksi kiom valora ĝi estas. Antaŭ ne longe, oni realigis tian eksperimenton en Brazilo.
            La esploron publikigis la usona revuo Pediatrics. La aŭtoroj apartenas al Instituto Alfa e Beto, en San-Paŭlo, kunlabore kun la Universitato de Novjorko. Inter la jaroj 2014 kaj 2015, ili observis infanojn en la aĝoj 2- ĝis 4-jaraj, el pli ol sescent malriĉaj familioj, en la brazila ŝtato Roraima. Dum unu jaro, patroj kaj patrinoj voĉlegis mezume po 20 libroj al siaj infanoj. La gepatroj ricevis trejnadon pri interaga legado, por laŭeble fari ĝin plej efika kaj agrabla. Ili lernis pri taŭga ritmo, taŭga proksimeco al la infano, taŭga komentado pri la legataj scenoj, montrado de bildoj, indikado de linioj per fingro kaj stimulado al scivolemo.
            Por tiu studo, oni faris plurajn testojn. La testo, kiu mezuras inteligentecon, montris eksterordinaran konkludon: infanoj en la grupo, kiu aŭskultis legadon, atingis rezultojn, kiuj superis je 80 procentoj tiujn de la infanoj, kiuj ne ricevis tion.
            Oni klare montris, ke voĉlegado de libroj al etaj infanoj plibonigas la rezonkapablon kaj instigas al la kutimo legi librojn, en sekvontaj jaroj. Ĝi plibonigas la vivon de la tuta familio. En la familia kunvivado, oni eĉ rimarkis, ke voĉlegado malpliigis la okazojn de punoj de plenkreskuloj al infanoj, pro malbonkonduto. Libroj enhavas ideojn kaj lingvouzadon multe pli kompleksajn ol tiuj, uzataj en la ĉiutaga vivo. Sekve, infanoj evoluigas abstraktan penson kaj vortostokon.
            La brazila esploro plifortigas la konscion, ke infanliteraturo estas grava branĉo en la kulturo de ĉiu popolo. Necesas provizi taŭgajn librojn al la gepatroj, por familia voĉlegado. Ankaŭ en la Esperanta mondo, kie infanoj denaske aŭdas nian lingvon hejme, oni bezonas bonajn librojn. Tial estas tre oportune, ke unu el la branĉoj, en la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio, celas precize tiun gravan publikon: “Infanlibro de la jaro”.  Ĝi meritas fortan apogon!

(Ĉi tiu artikolo estas aŭskultebla per

4 comentários:

  1. Grande notícia! Ótimo post no blog do Paulo! Vou procurar o artigo original. Muito bom, Paulo!!!

    ResponderExcluir
  2. Ler é muito importante em qualquer idade. Ótimo texto.

    ResponderExcluir
  3. Tre oportuna komentario. Nuntempe ekestas evangeliado por beboj. Pedagogoj jam komprenas la kapablon de infanoj registri bonaj instruojn kaj noblajn ekzemplojn.

    ResponderExcluir
  4. Engenheiro tem a estigma que não sabe escrever, e muito não sabem mesmo, e como engenheiro que sou, posso garantir que a leitura, insistentemente incentivada pelo autor deste blogue desde de quando eu era muito pequeno, me fez ser um engenheiro que consegue expor em escrita os pensamentos, não com a maestria e domínio do estimado autor deste blogue, mas com muito mais clareza e domínio que muitos de meus colegas. Atribuo a isto, com certeza, a leitura e aos livros que meus pais leram para mim.
    Bom artigo!

    ResponderExcluir