segunda-feira, 22 de outubro de 2018

O MISTERIOSO DESAPARECIMENTO DA CIVILIZAÇÃO MAIA




                  Os maias surgiram mil anos antes de Cristo. Seu apogeu, chamado “período clássico”, durou do ano 250 até 950, depois de Cristo. Chegaram a 13 milhões de pessoas a ocupar a região onde hoje estão México, Guatemala, Honduras e El Salvador. Desenvolveram arquitetura, astrologia, matemática, arte e, sobretudo possuiam idioma escrito no mesmo nível dos europeus da época. Eram o único povo da América a ter tal domínio linguístico.
                  Pois bem. Quando os europeus chegaram, os maias tinham desaparecido completamente. Epidemias? Guerras? Invasões? Insuficiente técnica de agricultura? Que houve?
                  Faz tempo que os estudiosos se dedicam a desvendar o mistério. Recentemente, a revista Science publicou mais um estudo sobre o tema, fruto de pesquisa americana e inglesa. Análise do solo, do fundo de lagos e da casca de moluscos mostram, que no final do primeiro milênio da era cristã, aquela região passou por uma longa e pavorosa seca. Os maias não morreram de fome ou sede, mas simplesmente migraram. Por certo foram ajudar outros povos a se desenvolver.
                  O mistério, no entanto, persiste. Por que aquela seca terrível? Destruição de florestas? Mudança no padrão dos ciclones tropicais? Variação do famoso “El Niño”? Mudanças atmosféricas? A pesquisa continua.
                  E ficamos nós a refletir sobre a importância da História, da Ciência, do Conhecimento. Que sabemos nós sobre nós mesmos? Quando seremos capazes de reconhecer a nossa própria ignorância?
                  Convém pensar nisso, na próxima vez que  tivermos de assegurar alguma coisa sobre o mundo.

LA MISTERA MALAPERO DE LA MAJAOJ

La prestiĝa revuo Science publikigis en oktobro 2018 unu plian interesan studaĵon pri la majaa civilizacio. Usona kaj Kembriĝa universitatoj plenumis esploron por respondo al malnova demando, pri kiu sciencistoj de longa tempo okupiĝas: kial tiu grava socia fenomeno entute malaperis?
Tiu mistero iom post iom klariĝas. Ŝajne, longa kaj fortega sekeco damaĝis tiun regionon en la fino de la unua jarmilo p.K.. La esploristoj kalkulis, ke pluvado reduktiĝis al duono de la nuntempa kvanto, dum pluraj jardekoj. Oni trovis eĉ 70 procentojn da redukto dum iuj jaroj. Tio ne signifas, ke majaoj mortis de soifo aŭ malsato, sed ke ili devis migri al aliaj regionoj. La esploro montris, ke la aer-humideco malpliiĝis draste dum tiu tempo, kio severe malhelpis agrokulturon, precipe rilate al maizo, kiu estis tre grava por tiu civilizacio.
Studoj pri konsisto de moluskoj en tiu regiono indikis la menciitan sekecon de la tiama klimato.  En la nova esploro, analizado de akvo en la fundo de meksika lago indikis la fenomenon, kiu okazis antaŭ unu jarmilo.  Ankaŭ la strukturo de rokoj helpis la alvenon al tiu konkludo. 
La majaa popolo formiĝis jam 1000 jarojn a.K., sed atingis “klasikan” periodon inter la jaroj 250 kaj 950 p.K.. Intertempe, la tiea loĝantaro atingis la kvanton de 13 milionoj da homoj. Post tio, okazis la mistera iom-post-ioma malapero. Oni hipotezis pri epidemioj, pri limigita agrokultura tekniko, pri militoj, pri invadoj fare de aliaj popoloj. Lastatempe, geologia analizado pli kaj pli fortigas la hipotezon pri klimataj ŝanĝoj. Eble neniu alia loko en la mondo trapasis tiel drastan ŝanĝon. Ĉar en tiu regiono preskaŭ ne troviĝas riveroj, tial majaoj dependis de pluvoj por plenigo de siaj rezervujoj. 
Oni dubas ankoraŭ pri la kaŭzo de tiel longa sekeco. Oni pensas pri rezultoj de senarbarigado, pri ŝanĝoj en la okazado de tropikaj ciklonoj, pri variado en la tiel nomata fenomeno “El Niño”, pri atmosferaj ŝanĝoj. Do, restas ankoraŭ sufiĉe da misteroj. 
Majaoj estis tre evoluintaj popoloj. Ili elvolvis mirindajn arkitekturon, matematikon, astronomion, arton. Ili uzadis skribitan lingvon same efike kiel en Eŭropo, dum tiu sama tempo. Neniu alia popolo en la tiutempa Ameriko sukcesis uzi skribitan lingvon tianivele.  Oni taksas, ke ili atingis alte rafinitan kulturon, sed kiam eŭropanoj alvenis Amerikon tiu grava civilizacio estis jam tute malaperinta.
Ili lasis siajn spurojn  en la regionoj, kie nuntempe situas Salvadoro, Gvatemalo, Honduro, Meksiko. Iliaj tipaj piramidoj ĝis nun ravas vizitantojn, kiuj venas el la tuta mondo.
Aŭskultebla ĉe
esperantaretradio.blogspot.com.br

3 comentários:

  1. Tinha a esperança de que ao final da postagem o mistério fosse desvendado. Que nada! Difícil é "não saber". Ótimo texto!

    ResponderExcluir
  2. Quando eu era criança, adorava ler sobre os Maias, Incas e Astecas na Enciclopédia de meu pai...
    Seu belo texto me fez voar até ao passado. Obrigada!

    ResponderExcluir
  3. Belega sonartikolo! Gratulon, Paŭlo!

    Mi ankoraŭ revas pri vizito al la majaaj ruinoj...​

    ResponderExcluir