sábado, 9 de maio de 2020

DEZ DA NOITE

PSV - maio 2020


Às dez da noite mais fria do ano, soa a campainha. Com certa má vontade, a gente pensa: quem será? – e se prepara para gritar da janela: já está tarde!
Entreabro e diviso junto à grade do portão uma criança. Na sombra, não se distingue detalhe. Uma criança. Isso muda de figura. Uma criança, na rua vazia, a essa hora?
- Diga, menino.
- To precisando de uma coberta.
Não sei se entendi direito. Menino franzino, de uns nove anos, bermuda até os joelhos, uma blusa velha sobre o tronco fino. Falando baixinho.
- Coberta? Pra cama? De dormir?
- É.
Ele responde envergonhado. Cabeça baixa, de ter que dar explicações.
- Quem está com você, a essa hora?
- Minha mãe, ali na esquina.
Olho. A uns cinquenta metros está um vulto sentado no meio fio, à frente de uma carrocinha que parece cheia de material para reciclagem. Ela não se levanta.  
Enquanto cogito, minha mulher grita, de dentro:
- Quem é?
Chamo e entrego o caso a ela. Ela é mãe, pode resolver melhor. Deixo os dois no portão e entro, de volta ao meu reduto. A gente precisa de um reduto.
Me corre uma lágrima.


LA DEKAN VESPERE

Je la deka, en la plej malvarma vespero en la jaro, eksonas la sonorilo. Kun iom da malvolonto, oni pensas: kiu? - kaj oni preparas sin por krii, el la fenestro: estas tro malfrue!
Mi duonmalfermas kaj duonvidas, ĉe la krado de la pordego, infanon. En ombro, oni ne povas percepti detalon. Infano. Tio estas alia afero. Infano sur malplena strato, malfruvespere?
- Diru, knabo.
- Mi bezonas litkovraĵon.
Mi ne scias, ĉu mi bone komprenis. Malfortika knabo, eble 9-jara, en pantaloneto kovranta ĝis la genuoj, malnova bluzo sur maldika trunko. Li parolas mallaŭte.
- Litkovraĵon? Ĉu por dormi?
- Jes.
Li respondas honte. La kapo turniĝas malsupren, pro la bezono klarigi.
- Kiu akompanas vin, je malfrua horo?
- Mia patrino, tie, ĉe la stratangulo.
Mi rigardas. Je distanco de kvindek metroj sidas figuro sur la trotuaro, antaŭ ĉareto, kiu ŝajne estas plena de kolektita rubaĵo por recikligado.  Ŝi ne stariĝas.
Dum mi pripensas, mia edzino krias, de interne:
- Kiu estas?
Mi vokas ŝin kaj transdonas al ŝi la aferon. Ŝi estas patrino, ŝi povas solvi tion pli bone. Mi lasas ilin ambaŭ ĉe la kradpordo kaj mi reeniras en mian rifuĝejon. Oni bezonas rifuĝejon.
Fluas sur mi unu larmo.

6 comentários:

  1. Tre kortuŝa rakonto! Ĉiuj ni bezonas rifuĝejon!

    ResponderExcluir
  2. Unuvorte: emociiga. Mi transdonis al la edzino ĉi rakonton. Ŝi povas solvi tion plibone. Larmetas ŝi kaj mi.

    ResponderExcluir
  3. Same Kiel diris kara Paulo Nascentes - emociiga...

    ResponderExcluir
  4. Penso que Deus as vezes nos pede para ajudarmos a quem precisa.
    Takvez seja o momento de você e sua mulher se unirem para um trabalho de doação e amor ao próximo, quem sabe?
    Deus te abençoe, meu querido amigo!

    ResponderExcluir
  5. Cxu larmo pro kompato aux pro malgxojo aux pro despero aux pro honto... Ja mikrorakontoj estas tiel, pensigaj, ke mi pensu la mia (larmo) se mi spertus tion...

    ResponderExcluir