quarta-feira, 24 de junho de 2020

QUE ACONTECE NO CÉREBRO DOS TEIMOSOS?

 


Tem gente que é muito teimosa. Gente que forma uma certa opinião sobre certo assunto e se apega à própria convicção de maneira irredutível, mesmo diante de evidências em contrário. Gente que nega o aquecimento global, apesar dos indícios; ou que continua dizendo que a Terra é plana. Os exemplos são muitos.

Cientistas resolveram estudar o que acontece no cérebro de gente assim. A Nature publicou.

Voluntários se submeteram a um teste engenhoso. Tinham que olhar uma tela onde pontos negros se moviam, e dizer em que direção eles se moviam. Depois, tinham de afirmar o grau de convicção de suas respostas. Em seguida, recebiam novas imagens na mesma tela, que deixavam muito mais clara a resposta correta - os chamados “elementos de confirmação”. Estes últimos eram novos dados que permitiriam uma reavaliação da resposta inicialmente proposta. Durante todo o processo, os cérebros dos voluntários eram examinados por encefalografia por ressonância.  Aconteceu que os cérebros de voluntários que demonstravam forte convicção em suas respostas iniciais apresentavam “pontos cegos” que os impediam de enxergar os “elementos de confirmação“. Não conseguiam mudar de ideia. O fenômeno envolve substâncias químicas no cérebro.

Os pesquisadores comentam: se as opiniões se enrijecem diante de simples pontos negros numa tela, com muito mais força hão de se enrijecer diante de crenças religiosas, políticas, filosóficas, com carga emocional acentuada. Está montado o cenário perfeito para o nascimento dos fanatismos e radicalismos.

No entanto, essa moeda perigosa tem uma outra face, mais benigna. Foi graças à teimosia de Copérnico que surgiu a ideia de que a Terra não era o centro do Universo; foi com o obstinado Darwin que ficamos sabendo da evolução das espécies; foi com Jobs e Gates que o mundo entrou na era da informática.

E foi com a teimosia de Zamenhof que o mundo ganhou o Esperanto.


 
KIO OKAZAS EN LA CERBO DE OBSTINULOJ?



Unu el la plej kuriozaj fenomenoj en la homa psiko estas la ekzisto de obstinaj pensoj kaj sintenoj. Tre konata afero: homoj kreas siajn proprajn opiniojn kaj kredojn pri iuj temoj, kaj alkroĉiĝas al ili tiel forte, ke nur tre malfacile ili povas ŝanĝi siajn vidpunktojn, malgraŭ evidentaĵoj en kontraŭa senco.

Ekzemple: homoj neas danĝerajn klimatajn ŝanĝojn, malgraŭ pli kaj pli multaj indikoj. Pli draste: milionoj da homoj plu asertas, ke la Tero estas plata, malgraŭ sennombraj pruvoj pri nia sfereca planedo.

Sciencistoj decidis esplori: kio okazas en la cerbo de tiaj obstinuloj?

La prestiĝa revuo Nature publikigis la rezultojn. Oni submetis dekojn da volontuloj al eksperimento, en kiu ili devis rigardi ekranon kaj respondi, ĉu nigraj punktoj moviĝas dekstren aŭ maldekstren. Poste, ili indikis, ĝis kiu grado ili estis konvinkitaj pri siaj respondoj. Sekve, la partoprenantoj ricevis pli da informoj pri la nigraj punktoj, tiel ke fariĝis tute klara la ĝusta respondo. Tamen, volontuloj kun alta grado de memfido pri sia unua decido ne alprenis la aldonajn informojn, kiuj povus alĝustigi misinterpretadon - tion oni nomas “konfirmiloj”. Per magnetoencefalograma skanado oni akompanis la cerban aktivecon dum la faritaj decidoj. Montriĝis, ke la cerbo prezentis “blindajn areojn”, kiam oni proponis kontraŭajn informojn, kaj ĝi plu restis favora al la informoj, kiuj kondukis al la unua decido.

La sciencistoj konkludis, ke se “rigidaj” opinioj formiĝas rilate al simplaj aferoj (moviĝo de nigraj punktoj, ekzemple), des pli firma estas la “rigideco”, se temas pri kompleksaj fenomenoj: antaŭjuĝoj fariĝas tiel fortaj, ke la cerbo rezistas kontraŭ la ebleco ensorbi malsamajn perceptojn. La fenomeno inkluzivas ĥemiajn substancojn en la cerbo.

Tio validas por kredoj politikaj, religiaj, filozofiaj, kaj por sociaj kondutoj. Homoj alkroĉiĝas al siaj opinioj, eĉ fronte al klaraj kontraŭaj pruvoj. Jen la fundamento de fanatikeco kaj radikalismo. Konceptoj starigitaj en sociaj grupoj estas eĉ pli malfacile ŝanĝeblaj.

Tamen, ne ĉiam la obstinemo de homoj estas malbona kvalito. Ĝi povas esti ankaŭ tre pozitiva. Danke al tio, Koperniko insistis, ke la Tero ne estas la centro de la universo; Pasteur eltrovis, ke mikroboj ja kaŭzas malsanojn; Darwin insistis je sia “Teorio pri Evolucio de Specioj”; kaj Steve Jobs kaj Bill Gates kreis la informadikan revolucion en la mondo. Ili ĉiuj estis fervoraj, geniaj obstinuloj.

Kaj laste: se Zamenhof ne estus neskuebla obstinulo, ni ne estus ĉi tie, ĉi-momente.

Aüskultebla per  
http://esperantaretradio.blogspot.com/2020/06/kio-okazas-en-la-cerbo-de-obstinuloj.html

Um comentário:

  1. O assunto é complexo e interessantíssimo, e o blogueiro conseguiu resumi-lo de forma clara. Com teimoso, não adianta teimar...

    ResponderExcluir