Em artigo de jornal, li uma alusão a John Locke, a propósito da
necessidade de tolerância entre os homens do século 21. Fui ler sua “Carta acerca
da tolerância”, escrita no século 17, texto de grande atualidade para todos os
que insistimos em pensar.
Locke foi importante precursor do liberalismo, da liberdade de
pensamento, de crença, de opinião. A sombra da Inquisição ainda pairava sobre a
Europa, quando ele ousou afirmar que Igreja e Estado deveriam ser instituições
independentes e separadas; que o absolutismo não deveria ser tão absoluto a
ponto de querer impor fé e religião à força; que as leis humanas serviam para
as coisas humanas, e que as de Deus só poderiam ser ensinadas com brandura,
benevolência e caridade; que o verdadeiro cristão deveria ocupar-se, antes de
tudo, de combater os próprios vícios, e não os alheios.
Suas frases são às vezes cortantes:
“Deve-se
evitar toda violência e injúria, seja ele cristão ou pagão.”
“... seja
este o verdadeiro e único método para propagar a verdade: o peso dos argumentos
racionais deve ser acompanhado de humanidade e benevolência.”
“Quem
mistura o céu e a terra, coisas tão remotas e opostas, confunde essas duas
sociedades [a civil e a eclesiástica],
as quais em sua origem, objetivo e substância são por completo diversas.”
“... o
cuidado da alma de cada homem pertence a ele próprio, tem-se de deixar a ele próprio.”
“... não
cabe ao magistrado civil o cuidado das almas, nem tampouco a quaisquer outros
homens. Isso não lhe foi outorgado por Deus, porque não parece que Deus jamais
tenha delegado autoridade a um homem sobre outro para induzir outros homens a
aceitar sua religião. Nem tal poder deve ser revestido no magistrado pelos
homens, porque até agora nenhum homem menosprezou o zelo de sua salvação eterna
a fim de abraçar em seu coração um culto ou fé prescritos por outrem, príncipe
ou súdito.”
Vale a pena ler Locke. O homem marcou a cultura do mundo
ocidental.
No entanto, fui ler também um pouco sobre sua vida. E encontrei
seu nome na lista dos mais notáveis acionistas da famigerada “Royal African
Company”, que transportou mais escravos africanos para as Américas que qualquer
outra instituição na história do comércio atlântico de escravos.
Há muito poucos santos neste mundo.
SANKTULO
ESTAS MALOFTAĴO
En
ĵurnala artikolo mi legis aludon al John Locke, rilate la bezonon pri toleremo inter
la homoj de la 21-a jarcento. Mi serĉis por legado lian “Leteron pri toleremo”,
verkitan en la 17-a jarcento, nome tekston tre aktualan por ĉiuj, kiuj insistas
pensi.
Locke
estis grava pioniro de liberalismo, de libereco en pensado, en kredo, en opinio.
La ombro de Inkvizicio ankoraŭ ŝvebis super Eŭropo, kiam li aŭdacis aserti, ke
Eklezio kaj Ŝtato devus estis sendependaj, disaj institucioj; ke absolutismo ne
devus esti tiel absoluta, ke ĝi volus devigi fidon kaj religion perforte; ke
homaj leĝoj taŭgas por homaj aferoj, kaj ke tiuj de Dio nur povus esti
instruataj milde, bonvoleme kaj karitate; ke vera kristano devus okupiĝi, antaŭ
ĉio, pri batalado kontraŭ siaj propraj malvirtoj, ne kontraŭ aliulaj.
Liaj
frazoj foje estas tranĉaj:
“Oni
devas eviti ĉian perforton kaj ofendon, ĉu al kristano aŭ pagano.”
“...
estu jen la vera, sola metodo por diskonigi veron: la pezon de raciaj
argumentoj devas akompani humaneco kaj bonvolemo.”
“Kiu
intermiksas la ĉielon kaj la teron, nome tute malsamajn kaj kontraŭajn aferojn,
tiu konfuzas tiujn du sociojn [la civilan kaj la eklezian], kiuj en sia deveno, celo kaj substanco
estas tute malsamaj.”
“...
zorgado pri la animo de ĉiu homo apartenas al li mem, oni devas lasi tion al
li mem.”
“...
ne koncernas la civilan magistratanon zorgi pri animoj, ankaŭ ne iun ajn alian
homon. Tion Dio ne transdonis al li, ĉar ŝajne Dio neniam transdonis
aŭtoritatecon al homo super alia homo por igi aliajn homojn akcepti lian
religion. Tia povo ne povas ankaŭ esti rekonata ĉe magistratano, fare de homoj,
ĉar ĝis nun neniu homo neglektis la zorgadon pri sia eterna savo por akcepti en
sia koro kulton aŭ fidon preskribitan de aliulo, ĉu princo, ĉu regato.”
Indas
legi Locke. Tiu homo markis la kulturon en la okcidenta mondo.
Tamen,
mi serĉis legi ankaŭ pri lia vivo. Kaj mi trovis lian nomon en la listo de plej
famaj akciistoj en la misfama “Royal African Company”, kiu transportis pli da
afrikaj sklavoj al Amerikoj ol iu ajn alia institucio en la historio de atlantika
komercado de sklavoj.
Ekzistas
tre malmultaj sanktuloj en la mondo.
Ververe teorio kaj praktiko apenaŭ kunvivas en absoluta harmonio. Nur Jesuo Kristo elstaras kiel nia modelo!
ResponderExcluirO BLOG DO COMPANHEIRO É SEMPRE UM MOMENTO PARA PONDERAÇÃO DA VIDA. OBRIGADO.
ResponderExcluirNu, oni strebu je regado de onia propra animo, por ke tia mikso de virto/malvirto kia ni estas, ŝanĝu pli kaj pli al virta regado.
ResponderExcluirOni kontrolu ĉe ka koncerna tempolinio la poziciojn de la sintenoj: tiu de estreprenisto kadre de sklaveco, kaj tiu de defendanto pri libereco. Eble li kondutŝanĝis.
Excluir...jes, Jesuo, nia ĉiama modelo, Majstro kaj matura frato... Ni ne forgesu, tamen, Chico Xavier, la plej amata inter la disĉiploj, kiu montris al ni kiel pensi, agi kaj vivi laŭ la instruoj de Jesuo.
ResponderExcluirMas como ele prega a tolerância, vamos tolerar o grave deslize biográfico... ötimo texto, Paulo! Como sempre.
ResponderExcluirEste comentário foi removido pelo autor.
ResponderExcluirFaru kion mi diras, sed ne faru kion mi faras, diradis Avino. Ĉu por vi toleremo al Locke enordas?
ResponderExcluirMuito bom, Paulo. Vemos como se deu a evolução (ou involução, em alguns casos) do pensamento humano. Um grande aprendizado.
ResponderExcluirAdilson Gonçalves
Mi ne konas profunde la vivon de Locke, sed ni memoru, ke ni ne povas juĝi kutimojn el la 17-a jarcento laŭ niaj hodiaŭaj leĝoj kaj kompreno.
ResponderExcluirSaluton!
ResponderExcluirMi ghojas alighi je via blogo.
Bone, Kore via Honoré Sebuhoro
Saluton!
ResponderExcluirMi ghojas alighi je via blogo.
Bone, Kore via Honoré Sebuhoro
Interesa komentario pri Locke, kies partoprenon en sklavkomerco mi ĝis nun ne konis. Indas rememorigi, ke la tiamaj blankhaŭtuloj ordinare ne rigardis Afrikajn nigrulojn kiel homojn, kaj multaj religiuloj asertis, ke nigraj sklavoj ne havas animon. Alivorte, ĉi tiuj estis ofte traktataj kiel hejm- aŭ bienbestoj. Bienistoj registris naskiĝojn kaj mortojn de sklavoj samkiel tiujn de aliaj brutoj. Verŝajne Locke mem ne vidis paradokson inter siaj teorioj pri libereco kaj siaj investoj en sklavkomerca kompanio. Kiom ajn tia sinteno ŝokas nin hodiaŭ, en la epoko de Locke ĝi estis tute akceptebla al multaj homoj.
ResponderExcluir