Certos períodos de grande
sofrimento coletivo podem paradoxalmente trazer importantes descobertas
científicas e tecnológicas. Em junho de 2020 a FAPESP (Fundação de
Amparo à Pesquisa do Estado de São Paulo) informou que a empresa Nanox,
em colaboração com a Universidade de São Paulo e uma universidade
espanhola, desenvolveu um tecido capaz de inativar o coronavirus. Em
laboratório, o material eliminou 99.9% das partículas virais de sua
superfície, após dois minutos. O tecido, mistura de algodão e material
sintético, contém em sua trama dois tipos de micropartículas de prata,
aplicadas por imersão, secagem e fixação. As partículas virais foram
obtidas, para os testes, a partir de culturas do virus criadas pela USP,
a partir dos primeiros casos documentados no Hospital Albert Einstein.
A
Nanox já produzia o material antes da pandemia, para eliminação de
bactérias e fungos. Como já tivesse observado também esse efeito em
certos virus, decidiu testá-lo para o coronavirus. O controle, chamado
“cego”, foi feito por membros da universidade espanhola, e repetido,
conforme estrito protocolo. Fragmentos do tecido, impregnados e não
impregnados com prata, foram expostos ao virus. Obervou-se que os
primeiros inativavam 99,9% das partículas virais em dois minutos,
enquantos os fragmentos para controle continuavam contaminados. O efeito
se manteve após 30 lavagens do tecido, e ainda falta determinar a sua
vida útil. Os estudos mostraram que o tecido não apresenta potencial
lesivo para a pele humana.
Os próximos estudos visam a
determinar se a técnica de impregnação com prata poderá ser usada também
em outras superfícies, como plásticos, máscaras e brinquedos infantis.
KONTRAŬVIRUSAJ
VESTAĴOJ
Unu el la paradokse pozitivaj rezultoj de epidemioj
kaj aliaj sanitaraj katastrofoj estas tio, ke sciencistoj intensigas siajn
klopodojn kaj produktas gravajn eltrovojn por la homaro. Pro la aidosa
epidemio, ekzemple, oni eltrovis plurajn kontraŭvirusajn medikamentojn, kiuj
favoras ankaŭ pacientojn suferantajn de aliaj malsanoj.
En la monato junio 2020, la Agentejo FAPESP
(Fondaĵo por Subteno al Sciencaj Esploroj en la Ŝtato San-Paŭlo), en Brazilo,
informis, ke esploristoj en la loka entrepreno “Nanox” elvolvis tolaĵon, kiu
povas malaktivigi la kronviruson. En laboratoriaj testoj, tiu materialo forigis
99,9% el la kvanto da virusoj sur ĝia surfaco, post du minutoj. La tolaĵo havas
sur sia surfaco mikropartiklojn el arĝento, kaj la tuta esploro okazis en
kunlaboro kun la Universitato de San-Paŭlo, kun hispana universitato kaj kun
faka centro pri funkciaj materialoj. La tolaĵo konsistas el miksaĵo de
poliestero kaj kotono, kaj enhavas du tipojn de arĝentaj mikropartikloj
enmetitaj per mergo, sekigo kaj fiksado.
La afero tamen ne estas tute nova. “Nanox” jam
liveris tiujn partiklojn al teksaĵo-industrioj, kun la celo forigi bakteriojn
kaj fungojn el tolaĵoj. Post la alveno de la nova kronviruso en Brazilon, oni
ekhavis la ideon analizi, ĉu ili povas malaktivigi ankaŭ tiun viruson, ĉar sciencaj
esploroj jam antaŭe montris ĝian efikecon kontraŭ aliaj virusoj.
Por plenumi la esploron, oni bezonis la kunlaboron
de la sciencistoj el la universitato, kiuj izolis kaj kultivis en laboratorio
la novan kronviruson, prenitan el la du unuaj pacientoj infektitaj en Brazilo.
Pecoj da tolaĵo kun kaj sen arĝentaj mikropartikloj estis metitaj en tubon, kie
troviĝis grandaj kvantoj da virusoj en vivantaj ĉeloj. Oni ripetis dufoje la
eksperimenton, fare de malsamaj kontrolantoj, laŭ la tiel nomata “blinda”
tekniko. Per ekzamenado de la genetika materialo de la viruso, oni konstatis,
ke pecoj de la tolaĵo kun arĝentaj mikropartikloj sur ĝia surfaco malaktivigis
99.9% el la eroj de la kronviruso, post du minutoj. Oni analizis la materialon
ankaŭ rilate la eblecon, ke ĝi povus kaŭzi haŭtdamaĝon.
Nuntempe, la sciencistoj analizas la daŭron de
efikeco de la kontraŭvirusa tolaĵo. Rilate al ĝia efikeco kontraŭ bakterioj kaj
fungoj, oni jam scias, ke ĝi ankoraŭ efikas post 30 lavoproceduroj. Supozeble
la samo okazas rilate la viruson.
Laŭ la studoj, tiuj mikropartikloj povas esti
aplikataj al iu ajn tolaĵo el naturaj kaj artefaritaj fibroj. Oni testas ankaŭ
la eblecon almeti ilin al aliaj surfacoj, kiel plastaĵoj, protektaj maskoj kaj infanludiloj.
La nova tekniko probable multe helpos en la
preventado de novaj kazoj de Kovim-19.
Ĉi tiu teksto estas aŭskultebla per
http://esperantaretradio.blogspot.com/2020/07/kontrauvirusaj-vestajoj.html
Dank’ al Dio, sciencistoj laboras senĉese, religie favore al la homaro.
ResponderExcluirDankon, Paulo!
Tre bela aferoj, mi tre sxatas tio matéria klargis mim multe
ResponderExcluirBonega kaj disvastiginda informo!
ResponderExcluirMeze al kolektiva suferiga kaj delikata momento, laŭdinda estas tiu komunikado pri la atingo de tiaj rezultoj fare de brazilaj Fondaĵo por Subteno al Sciencaj Esploroj en la Ŝtato San-Paŭlo (FAPESP) kaj entrepreno. Brave, sciencistoj!
ResponderExcluirA descoberta vale ouro! Muito oportuna a publicação. Paulo. Interessantíssimo.
ResponderExcluir