Foto PSV - 07/2020
Sempre tive estima natural pelo amigo A. Mas a partir de um
certo dia, à minha estima somou-se profunda admiração. Foi assim.
Estávamos num grupo, a
participar de um seminário sobre Esperanto e Humanismo. A estrela do evento era
um palestrante famoso, competentíssimo, autor de muitos livros, personalidade
internacional. Nós todos reverenciávamos sua sabedoria. A assessorá-lo, o meu
amigo A., na tarefa de organizar, coordenar e providenciar para que as
aparições do palestrante transcorressem sempre em perfeita ordem e destaque. A.
funcionava nos bastidores, para que cada evento acontecesse sem transtornos.
Naquele dia, A. tomou a liberdade de fazer um gracejo, no
meio da apresentação do “mestre”. Foi de fato uma intervenção de pouca
pertinência e humor escasso. Aquilo provocou a ira do homem. A. recebeu uma
reprimenda rude e exaltada, em público, para constrangimento de todos. Coisa de
patrão para empregado. A abaixou a cabeça, em silêncio.
Finda a palestra, levantaram-se todos para um intervalo.
Encontrei A. no banheiro. Ele parecia relaxado, bem humorado e tranquilo, como
sempre. Não resisti:
- Meu amigo, me diga. Como é que você consegue manter a calma
e não reagir diante de uma grosseria daquela, em público, por motivo tão banal?
A. me olhou, sorrindo.
- Grosseria? Sim, é verdade. Mas isso é problema dele, não
meu. Eu cuido das minhas atitudes. Cada um que cuide das suas.
E terminou de lavar as mãos, cuidadosamente.
ĈIU HOMO ZORGU PRI SIAJ
Mi ĉiam nature estimis mian amikon A.. Sed post certa tago, al mia estimo
aldoniĝis profunda admiro.Okazis ĉi tiel.
Ni estis en grupo, kiu partoprenis en seminario pri Esperanto kaj
Humanismo. La stelulo en la evento estis famekonata preleganto, tre kompetenta,
aŭtoro de multaj libroj, internacia personeco. Ni ĉiuj respektegis lian
saĝecon. Mia amiko A. helpis lin, en la tasko organizi, kunordigi kaj zorgi, ke
la prezentoj de la preleganto okazu ĉiam laŭ perfekta ordo kaj elstarigo. A.
laboris en la kulisoj, por ke ĉiu evento okazu sen ĝenoj.
Tiun tagon, A. prenis la liberecon fari ŝercon, meze de la prezento de la
“majstro”. Fakte, tio estis interveno ne tre kongrua kaj malmulte humura.
Tio kaŭzis, ke la homo furioziĝis. A. ricevis krudan, koleran riproĉon antaŭ la
publiko, kaj ĉiuj konsterniĝis. Tipa reago de mastro kontraŭ dungito. A.
malsuprenklinis la kapon, silente.
Finiĝis la prelego, ĉiuj stariĝis por paŭzo. Mi renkontis A. en la
necesejo. Li aspektis senstreĉa, bonhumora kaj trankvila, kiel ĉiam. Mi ne
rezistis demandi:
- Diru al mi, mia amiko. Kiel vi sukcesas konservi la trankvilecon kaj
ne reagi fronte al tia krudega ago, antaŭ la publiko, pro banala kialo?
A. rigardis min, ridentante.
- Krudega ago? Jes, efektive. Sed tio estas problemo lia, ne mia. Mi
zorgas pri miaj agoj. Ĉiu homo zorgu pri siaj.
Kaj li lavis siajn manojn, zorge.
Ĉarme kaj prave!
ResponderExcluirTrafe! Ĉarma kaj pensiga rakonto.
ResponderExcluir