Carlos era mais sabido, mais esperto, matreiro. Naquele tempo, eu o respeitava muito. Embora fôssemos amigos, era mais respeito que estima. Ele tinha onze anos, eu nove. Ele me vencia em tudo: futebol, gude, pipa, bicicleta. (Eu nem tinha bicicleta, minha mãe tinha medo.) Eu só ganhava em leitura, eu já lia livro, ele só revistinha em quadrinhos. Mas isso não era jogo. Por sinal que ele desenhava bem, fazia umas caricaturas engraçadas. Eu era uma negação em desenho. Às vezes ele aparecia com umas revistas de mulher pelada, sem a menor vergonha. Eu aproveitava para olhar.
Carlos não era de estudar. Eu não entendia aquilo, ele tão inteligente e mal tirava notas para passar de ano. Certa vez ele me ensinou como fazer cola para as provas. Ele escrevia o que não tinha aprendido sobre minúsculos pedacinhos de papel, enrolados em cilindros quase invisíveis. Achei bobagem. Era mais fácil estudar e aprender do que fazer aqueles ridículos rolinhos de papel. Se bem me lembro, ele chegou a repetir um ano. Eu, nem pensar em repetir e ter que encarar meus pais, depois.
Jogávamos com frequência um certo jogo de tabuleiro, em que os contendores vão progredindo por casas numeradas, de acordo com números indicados pelos dados. No percurso, algumas casas dificultavam a progressão, outras premiavam o jogador com avanços decisivos. Carlos sempre vencia, numa habilidade que eu não conseguia entender: se a progressão, em última análise, era determinada pelos dados, como era possível que ele sempre ganhasse? A dúvida me mantinha no jogo, mesmo sendo sempre o perdedor, a ver se atinava com o segredo. Meu amigo, ao contrário, jogava e se divertia, risonho e atrevido.
Um dia, de repente, deixamos de ser amigos. Melhor dizendo, eu me afastei de Carlos.
Era uma manhã de domingo, fomos dar uma volta na praça. Rodamos por ali, e paramos para olhar a banca de jornal. O dono da banca costumava espalhar prateleiras em volta, com revistas, livros, jornais. Os fregueses se postavam em pequenos grupos para ler as manchetes, folhear alguma revista. Alguns compravam, outros devolviam o exemplar à prateleira.
Carlos se enfiou no meio daqueles homens e me sussurrou:
- Quer ver uma coisa?
Fui com ele, curioso, a ver o que o menino inventava. Ele foi se aproximando de uma extremidade da banca, uma ponta de prateleira, pegou uma revista, fez que folheava, sempre olhando em torno. De repente, escondeu a revista embaixo da camisa. Acho que arregalei os olhos e quase estraguei a manobra. Em caso de flagrante, estando junto, eu seria acusado de participar. Saímos dali separados e nos reencontramos num canto afastado da praça.
Carlos ria e se vangloriava. Quis me mostrar a revista. Demonstrei indiferença, mudei de assunto, falei que precisava voltar para casa. Ele ficou folheando aquelas páginas perigosas, eu fui saindo, nem me despedi.
Nunca mais quis ser amigo de Carlos. Mistura de medo com inveja, hoje eu sei.
MIKSAĴO
Karlo estis pli inteligenta, pli lerta, ruza. Tiam, mi tre respektis lin. Kvankam ni estis amikoj, tio estis pli da respekto ol da estimo. Li estis dek-unu-jara, mi naŭjara. Li venkis min en ĉia ludo: futbalo, vitroglobetoj, kajto, biciklo. (Mi eĉ ne havis biciklon, mia patrino timis biciklon.) Mi nur venkis en legado, mi jam legis librojn, li nur bildhistoriajn revuojn. Sed tio ĉi ne estis ludo. Cetere, li bone povis desegni, li faris amuzajn karikaturojn. Mi estis nulo en desegnado. De tempo al tempo li aperis kun revuoj montrantaj nudajn virinojn, tute senhonte. Mi kaptis la okazon por iom rigardi.
Karlo ne emis studi. Mi ne komprenis tion, li estis ja tre inteligenta, kaj apenaŭ atingis poentojn por progresi al la sekva studjaro. Unu fojon li instruis al mi kiel fari notojn por kaŝa konsultado dum la ekzamenoj. Li skribis tion, kion li ne lernis, sur etaj paperpecoj, kiujn li faldis en preskaŭ nevideblajn cilindrojn. Mi opiniis, ke tio estas stultaĵo. Estis pli facile studi kaj lerni ol konstrui tiujn ridindajn paperajn rulaĵetojn. Se mi bone memoras, li eĉ devis ripeti unu lernojaron. Mi eĉ ne povus konjekti pri ripeto, ĉar kiel alfronti la gepatrojn, poste?
Ni ofte ludis ian tabulan ludon, laŭ kiu la konkurantoj antaŭeniras sur numeritaj sinsekvaj kvadratetoj, laŭ indikoj de ĵetkuboj. Dum la irado, iuj kvadratoj malfaciligis la progresadon, aliaj premiis la ludanton per decidaj antaŭensaltoj. Karlo ĉiam venkis, per lerteco, kiun mi ne sukcesis kompreni: se la progresado fine estis determinita per la ĵetkuboj, kiel estis eble, ke li ĉiam venkis? Tiu dubo konservadis min en la ludo, malgraŭ ke mi estis la ĉiama venkito, ĉar mi klopodadis trovi la sekreton. Male, mia amiko ludis kaj amuziĝis, ride kaj aŭdace.
Unu tagon, subite, ni ne plu estis amikoj. Se paroli pli klare, mi disiĝis de Karlo. Tiu estis dimanĉo, matene, ni venis promeni en la placo. Ni iom vagis tie, kaj ni haltis por rigardi la ĵurnalbudon. La posedanto de la budo kutimis dismeti bretojn ĉirkaŭe, kun revuoj, libroj, ĵurnaloj. La klientoj staradis je negrandaj grupoj por legi la ĉefajn noticojn aŭ foliumi iun revuon. Kelkaj aĉetis, aliaj remetis la ekzempleron sur la breton.
Karlo enpuŝis sin inter tiuj viroj kaj murmuris al mi:
- Ĉu vi volas vidi ion?
Mi iris kun li, scivoleme, por vidi kion la knabo inventos. Li iom post iom alproksimiĝis al unu flanko de la budo, al ekstremaĵo de breto, prenis revuon kaj ŝajnigis foliumadon, ĉiam ĉirkaŭrigardante. Subite, li kaŝis la revuon sub sian ĉemizon. Mi pensas, ke mi malfermegis la okulojn, kaj preskaŭ fuŝis la tutan manovron. Se iu perceptus la ŝtelon, mi estus akuzita kiel kunkrimulo, ĉar mi estis kun li. Ni foriris je certa distanco unu de la alia, kaj ni rerenkontiĝis sur fora angulo de la placo.
Karlo ridis kaj sin gloris. Li emis montri al mi la revuon. Mi esprimis indiferenton, mi parolis pri aliaj aferoj, mi diris, ke mi devas reveni hejmen. Li tie restis, foliumante tiujn danĝerajn paĝojn, kaj mi foriris, sen adiaŭo.
Mi ne plu emis esti amiko de Karlo. Miksaĵo de timo kaj envio, nun mi scias.
Quase 70 anos depois, as lembranças permanecem vivas. Apenas o entendimento é outro. Ótima crônica, Paulo, como sempre com a respectiva ilustração.
ResponderExcluirTre ĉarma, suka rakonto!
ResponderExcluirTrankvila maniero paroli pri la homaj virtoj kaj malvirtoj.
ResponderExcluirGratulon, Paulo!
A desonestidade assusta
ResponderExcluir