sexta-feira, 23 de outubro de 2020

Valorização do professor, de novo!

PSV - out. 2020


O assunto não é novo, mas devemos insistir nele, pois parece que as autoridades fingem que não o veem.

O jornal Folha de S. Paulo acaba de publicar pesquisa internacional (Varkey Foundation) sobre educação. O enfoque foi o prestígio dos professores na sociedade, nos diversos países. Uma das conclusões é chocante: o Brasil é o país onde os professores têm menor prestígio. E a desvalorização dos professores é um dos fatores que mais prejudicam a eficiência da Educação, em qualquer país.

Meus pensamentos se dirigem imediatamente a algumas pessoas, por quem alimentei, por toda a vida, a maior estima, respeito e admiração. Foram vários dos meus professores, na escola pública e nas etapas seguintes.

Não se trata apenas de baixos salários. Comparados com outros tipos de profissionais, os brasileiros avaliam muito mal os professores. Expressaram, em relação a eles, falta de confiança, impressão de pouca dedicação e de falta de inteligência. Parece que isso é generalizado, na América Latina. Curiosamente, a população de Gana e Uganda estão entre os que mais reconhecem o trabalho de seus professores.

Há também o preconceito contra a mulher. Tanto em escolas públicas quanto nas privadas, o fato de serem muitas as professoras (principalmente na pré-escola) causa depreciação e menores salários.

Conversando com uma professora de pré-escola (aliás dedicada, eficiente e muito competente), ela me revelou um dado que não se encontra na pesquisa e é estarrecedor: homens têm dificuldade de encontrar trabalho como professores da pré-escola porque os pais sempre desconfiam que seus filhos vão ficar sob os cuidados de um gay.

É de desanimar!

 

 

PLIVALORIGO DE INSTRUISTOJ, DENOVE!

 

Ĉi tiu temo ne estas nova, sed ni devas insisti pri ĝi, ĉar certe aŭtoritatuloj ŝajnigas, ke ili ne vidas ĝin.

La ĵurnalo “Folha de S. Paulo” ĵus publikigis internacian esploron (Varkey Foundation) pri edukado. La celo estis la prestiĝo de instruistoj en la socio, en diversaj landoj. Unu el la konkludoj estas ŝoka: Brazilo estas tiu lando, kie instruistoj havas plej malmulte da prestiĝo. Kaj malvalorigo de instruistoj estas unu el la faktoroj, kiuj plej forte malhelpas la efikecon de Edukado, en iu ajn lando.

Miaj pensoj tuj direktiĝas al iuj homoj, pri kiuj mi nutris dum mia tuta vivo plej fortan estimon, respekton kaj admiron. Ĉi tiuj estis miaj instruistoj, en publika lernejo kaj en la sekvaj etapoj.

Ne temas nur pri malaltaj salajroj. Kompare kun aliaj profesiuloj, oni esprimis rilate al ili mankon de fido, kaj takson pri malmulta sindediĉo kaj inteligenteco. Ŝajne tio estas ĝenerala fenomeno, en Latinameriko. Kurioze, ke la popolo en Ganao kaj Ugando troviĝas inter tiuj, kiuj plej klare rekonas la laboron de siaj instruistoj.

Ekzistas ankaŭ antaŭjuĝo kontraŭ virinoj. Same en publikaj, kiel en privataj lernejoj, la fakto, ke estas multaj instruistinoj (precipe en lernejoj por etinfanoj) kaŭzas malvalorigon kaj malpli grandajn salajrojn.

Dum interparolo kun instruistino de etinfanoj (cetere tre sindediĉa, efika kaj kompetenta), ŝi sciigis min pri io, kio ne troviĝas en la menciita esploro, kaj estas terurega: al viroj estas malpli facile trovi laboron kiel instruistoj en lernejoj por etinfanoj, ĉar gepatroj ĉiam suspektemas, ke iliaj idoj restos sub la zorgoj de gejo.

Estas malĝojige!

 

6 comentários:

  1. En Italio estimo al instruistoj estas meza, nek alta kiel inĝeniero aŭ kuracisto, nek malalta kiel stratlaboristo. Salajroj estas mezaj, egalaj por viroj kaj virinoj. En lernejoj por etaj infanoj estas pli multaj la instruistinoj; pri gejeco en tiu medio mi apenaŭ aŭdis

    ResponderExcluir
  2. Bedaŭrinde vi pravas!
    Mi ĉiam estis, estas, kaj estos elkora instruistino!

    ResponderExcluir
  3. De kiam mi estis infano, mi aŭskultis la kandidatajn politikistojn, dum elektaj kampanjoj, ke Edukado estis la plej grava afero en ilia tagordo. Tamen, post la elekto preskaŭ ĉiuj forgesas ŝiajn promesojn kaj Brazilo restas lando kun granda eduka malegaleco kaj, sekve, granda socia malegaleco.

    ResponderExcluir
  4. Este comentário foi removido pelo autor.

    ResponderExcluir
  5. Kara: mi estis instruisto dum kvardeknaŭ jaroj... via teksto raportas nur ereton de la "tragedio"... Travivante la fakon mi esperas ke la tuta vero de nia edukado estu elnudigita kaj solvita... kredeble oni sentas ke estas malfacile tuŝi tiklajn detalojn (mankis la vortoj kuraĝo kaj ago)...

    ResponderExcluir
  6. Dá vontade de chorar! Se não fizermos alguma coisa para mudar tal situação, será a bancarrota do país. Ótimo texto, muito bem escrito, como sempre.

    ResponderExcluir