domingo, 20 de dezembro de 2020

A MAIS ANTIGA ORQUESTRA SINFÔNICA EM FUNCIONAMENTO NO BRASIL


 

Neste ano de 2020, a Orquestra Sinfônica de Piracicaba recebe o título de Patrimônio Imaterial da cidade. Trata-se da mais antiga orquestra sinfônica em atividade no Brasil. Fundada em 1900, pelo maestro Lázaro Lozano, estreou na Matriz de Santo Antonio. Abnegados idealistas, no correr dos anos, mantiveram-na funcionando, sabe-se lá com que sacrifício e dedicação. A partir de 2014, o maestro (nascido em Piracicaba) Jamil Maluf assumiu o cargo de diretor artístico e regente titular. Maluf, de currículo brilhante, foi diretor artístico do Teatro Municipal de São Paulo. Nos últimos anos, a orquestra ampliou suas atividades, incluindo programa pedagógico e concertos para público mais amplo.

Piracicaba é importante município do Estado de São Paulo, localizado a 164 km da capital. Fundada no século 18, tem hoje pouco mais de 400 mil habitantes. Recebeu imigrantes de várias partes do mundo, principalmente italianos, no início do século 20. Foi importante polo de agricultura e industrializou-se a partir da segunda metade do século 20.

“Piracicaba”, em tupi, significa “lugar onde o peixe para”, alusão às corredeiras do belo Rio Piracicaba, que bloqueiam a piracema.

Parabéns, Piracicabanos!

 



 

 

LA PLEJ MALNOVA SIMFONI-ORKESTRO FUNKCIANTA EN BRAZILO

 

En ĉi tiu jaro 2020, la Simfoni-Orkestro de la urbo Piracicaba ricevis la titolon Nemateria Riĉaĵo. Temas pri la plej malnova simfoni-orkestro funkcianta en Brazilo. Fondita en la jaro 1900, fare de dirigento Lázaro Lozano, ĝi premieris en la urba ĉefpreĝejo Sankta Antono. Sindediĉaj idealistoj, laŭlonge de la jaroj, tenis ĝin funkcianta, oni povas imagi per kiaj oferoj kaj obstino. Ekde la jaro 2014, la dirigento (naskiĝinta en Piracicaba) Jamil Maluf alprenis la postenon de art-direktoro kaj ĉefdirigento.  Maluf, posedanto de brila profesia kariero, estis art-direktoro de la Municipa Teatro de San-Paŭlo. Dum la lastaj jaroj, la orkestro plivastigis siajn agadojn, kaj inkluzivis pedagogian programon kaj koncertojn por pli ampleksa publiko.

Piracicaba estas grava municipo en Ŝtato San-Paŭlo, kaj situas 164 kilometrojn for de la ĉefurbo. Fondita en la 18-a jarcento, nuntempe tie loĝas iom pli ol 400 mil homoj. Ĝi akceptis enmigrintojn el pluraj lokoj en la mondo, precipe italojn, en la komenco de la 20-a jarcento. Ĝi estis grava centro agrikultura kaj industriiĝis ekde la dua duono de la 20-a jarcento.

La vorto “piracicaba”, en la tupia lingvo, signifas “loko kie fiŝoj haltas“ - aludo al la kaskadetoj de la bela rivero Piracicaba, kiuj blokas la fiŝomigradon.

Gratulon, Piracikabanoj!

2 comentários:

  1. Mi vizitis Piracikabon dum Kongreso de Esperanto de la ŝtato San-Paŭlo, en 2010.

    ResponderExcluir
  2. Educativo e interessante! Precisamos de mais orquestras sinfônicas, a seguir o exemplo dos piracicabanos. Tema altamente relevante.

    ResponderExcluir