sexta-feira, 12 de março de 2021

A se deletar

 

 

O leitor toma do livro, cheio de entusiasmo. A capa é bonita, o papel de boa qualidade, a impressão, cuidadosa. Vejamos o miolo.

Desenrola-se um texto surpreendente, a mostrar a vida de uma comunidade paupérrima, no chamado “Brasil profundo”. O tema é valioso, as situações mostradas de maneira sóbria e original. E sobretudo a trama se desenrola com habilidade e riqueza de detalhes, sem chavões, discursos ou doutrinação. As personagens têm vida, os cenários convencem, pelo realismo.

Pelo visto, um bom livro. Para ser ótimo,  falta alguma coisa. Falta música.

Uma narrativa precisa de duas pernas: um bom tema e uma boa maneira de narrar. A forma é essencial, tanto quanto o entrecho. Uma boa história, contada de maneira burocrática e descolorida, acaba cansando. Não se trata de erros de ortografia ou sintaxe. Trata-se de musicalidade no estilo, o que é difícil de definir mas fácil de perceber. Um conto que traga acontecimentos banais jamais será salvo por fraseado elegante; mas o melhor dos temas será abafado por um estilo desgracioso.

O leitor não é especialista em crítica literária e teme expressar sua opinião sobre “Torto arado”, de Itamar Vieira Junior, prêmio Jabuti em 2020, amplamente elogiado pelos meios de comunicação. Gostou do livro, leu com prazer até a última página, e recomenda. Com esta ressalva: falta musicalidade. 

Caso descabida, delete-se esta página.

 

 

Oni forviŝu

 

    Leganto prenas libron, plena de entuziasmo. La kovrilo estas bela, la papero bonkvalita, la preso bone zorgita. Ni vidu la enhavon.

    Elvolviĝas surpriza teksto, montranta la vivon de tre malriĉa komunumo, en la tiel nomata “profunda Brazilo”. La temo estas valora, la situacioj montriĝas sobre kaj originale. Kaj precipe elvolviĝas la intrigo lerte kaj riĉa je detaloj, sen kliŝoj, paroladoj aŭ doktrinecaj argumentoj. La roluloj estas vivantaj, la scenejoj estas konvinkaj, pro realeco.

    Ŝajne bona livro. Por esti bonega, mankas io. Mankas muziko.

    Rakonto bezonas du krurojn: bonan temon kaj bonan manieron rakonti. La formo estas esence grava, same kiel la intrigo. Bona historio, rakontita en maniero burokratia kaj senkolora, fine lacigas.   Ne temas pri ortografiaj aŭ sintaksaj misaĵoj.  Temas pri  muzikeco en la stilo, kio estas malfacile difinebla sed facile sentebla.  Rakonto enhavanta banalajn aferojn neniam estos savita per eleganta frazkonstruado; sed plej bonan temon sufokos senĉarma stilo.

    La leganto ne estas fakulo pri literatura kritiko, kaj li timas esprimi sian opinion pri “Torto arado”, de Itamar Vieira Junior, ricevinta la premion “Jabuti” en 2020, vaste laŭdata en la amaskomunikiloj. Li ŝatis la libron, ĝin legis kun plezuro ĝis la lasta paĝo, kaj ĝin rekomendas. Kun ĉi tiu averto: mankas muziko.

    Se ĉi tiu paĝo estas neoportuna, oni ĝin forviŝu.

 

4 comentários:

  1. Mi ne legis tiun faman romanon. Eble la muzikmanko estas ĝuste necesa silento...

    ResponderExcluir
  2. Isso é que é classe para descrever um livro mal escrito, contando uma boa história!

    ResponderExcluir
  3. Forviŝi la kritikon, eĉ se bona, konvenas, kiam aparta leganto decidas legi la libron. Poste utilas reveno al la kritikaĵo.

    ResponderExcluir