terça-feira, 7 de março de 2023

pequeno réquiem para uma gatinha

 


PSV


Morreu a minha gatinha. Não sem antes deixar explícito o seu amor: veio morrer perto de mim, discreta e silenciosamente.

O animalzinho, doce e manso, ocupava seu lugar na casa. Tinha existência macia como sua pelagem; a respiração emitia um ruído calmo de chinelo no assoalho. Quando ela chegava, a gente sentia a premência da carícia.

Morreu. Deixou um vazio no ambiente, um vácuo pequenino mas significativo — como ela mesma. Uma lacuna felina.

A morte da minha gatinha desencadeou em mim  pensamentos inesperados. 

O pensamento de que a convivência afetiva talvez seja o mais vigoroso fator de crescimento e amadurecimento pessoal. Precisamos conviver, seja com gente, seja com um bichinho de estimação. É o que nos alenta, ao longo do caminho.

E no entanto, a perda do ser amado é experiência universal. Todos nós, em certo momento da vida, perdemos pessoas (ou bichos) que amamos profundamente. Sendo fenômeno ubíquo e eterno, deve haver nele alguma utilidade.

Talvez seja simplesmente assim: se sobrevivemos com dignidade à perda do ser que mais amamos, tornamo-nos pessoas melhores.


Malgranda rekviemo por katineto


Mortis mia katineto. Ne sen antaŭa eksplicita esprimo de sia amo: ŝi venis morti proksime al mi, diskrete kaj silente.

La besteto, dolĉa kaj milda, okupis sian lokon en la hejmo. Ŝi havis ekziston molan kiel ŝia haŭto; la spirado sonigis trankvilan brueton de pantoflo sur planko. Kiam ŝi alvenis, oni sentis la urĝon karesi.

Ŝi mortis. Ŝi lasis malplenon en la ejo, ian vakuon etan, sed signifoplenan — kiel ŝi mem. Ian felisan mankon.

La morto de mia katineto estigis en mi neatenditajn pensojn.

La penson, ke ama kunvivado estas la plej forta faktoro por personaj kresko kaj maturiĝo. Ni bezonas kunvivi, jen kun homoj, jen kun dorlotbestoj. Tio nin subtenas, laŭlonge de la vojo.

Kaj tamen perdo de amata estulo estas universala travivaĵo. Ni ĉiuj, en ia momento en la vivo, forperdas homojn (aŭ bestojn), kiujn ni profunde amas. Se ĝi estas ĉiea kaj eterna fenomeno, tiam devas troviĝi en ĝi ia utileco.

Eble simple temas pri tio: se ni digne postvivas la perdon de estulo, kiun ni plej amas, ni fariĝas pli bonaj personoj. 

4 comentários:

  1. Jen tre kortuŝa, bela pripenso. Por mi specialan reliefon meritas tio: "La penson, ke ama kunvivado estas la plej forta faktoro por personaj kresko kaj maturiĝo". Aplaŭde!

    ResponderExcluir
  2. Miajn elkorajn kondolencojn al vi kaj familio, kara poeto! :(

    ResponderExcluir