quinta-feira, 16 de março de 2023

personalidades esmagadoras

 

Há relato de que a esposa de Tolstói o considerava uma “personalidade esmagadora”.

Existem de fato, na vida de todos nós, personalidades esmagadoras. Que significa?

São pessoas que se postam, diante de nossos olhos, como irresistíveis, que nos inibem, que tolhem nossa capacidade de pensar com isenção. Pessoas que se impõem pela força de sua irradiação, de sua palavra, de uma superioridade mental que julgamos inatingível. Não se trata apenas de pessoas que consideramos mais inteligentes ou capazes que nós: elas vivem melhor que nós, elas sabem mais que nós.

Nutrimos por elas o temeroso respeito que se deve a um superior. Sentimos uma total incapacidade de nos opormos a elas, em qualquer campo da vida. São gente aparentemente liberta do universal sentimento de insegurança que habita o mundo.

Diante delas, somos pequeninos.

Serão mais felizes, essas personalidades esmagadoras?

Ao que consta, o casamento de Tolstói e Sofia não foi propriamente um modelo de felicidade conjugal.

 

Premegantaj personecoj

 

Ekzistas informo, ke la edzino de Tolstoj konsideris lin ia “premeganta personeco”.

Ekzistas efektive, en la vivo de ni ĉiuj, premegantaj personecoj. Kion ĝi signifas?

Ili estas personoj, kiuj staras antaŭ niaj okuloj kiel nerezisteblaj, kiuj nin inhibas, kiuj limigas nian kapablon libere pensi. Personoj, kiuj imponas per la forto de sia radiado, de siaj paroloj, per ia mensa supereco, kiun ni taksas neatingebla. Ne temas nur pri homoj, kiujn ni konsideras pli inteligentaj aŭ kapablaj ol ni: ili vivas pli bone ol ni, ili scias pli multe ol ni.

Ni nutras rilate ilin la timoplenan respekton, kiun oni ŝuldas al superulo. Ni sentas kompletan malkapablon kontraŭi ilin, en ia ajn vivokampo. Ili estas homoj ŝajne liberiĝintaj de la universala sento de malsekureco, kiu vivas en la mondo.

Antaŭ ili, ni estas etaj.

Ĉu tiuj premegantaj personecoj estas pli feliĉaj?

Verŝajne, la kunvivado de Tolstoj kaj Sofia ne estis propradire ia modelo de geedza feliĉo.


7 comentários:

  1. Gostei da abordagem e tenho esse sentimento em relação a um amigo próximo. Para mim, ele pode ser considerado como uma personalidade esmagadora e, como experiência pessoal, posso afirmar que é bonito ver sua irradiação através de suas palavras, demonstrando uma superioridade mental que muitas vezes julgamos inatingível. Não sei se ele é feliz, mas posso afirmar que não é fácil conviver com uma pessoa assim. Na minha opinião, falta-lhe inteligência emocional.

    ResponderExcluir
  2. Jen eble parto de supozebla vero. En ordo. Tamen, aliaj aspektoj eblas konjekti. Kial kelkaj homoj koncedas tioman povon al aliuloj, tio estas, "kompletan malkapablon kontraŭi ilin, en ia ajn vivokampo". Ĉu nur pro malsekureco? Ĉu tiranio ankaŭ ne povas roli dum la ajna interrilata fiasko?

    ResponderExcluir
  3. Pessoas com esse tipo de personalidade deveriam, para seu próprio bem, fazer de tudo para esconder-se e não deixar que os outros as percebam como tais; pois aqueles que o veem como inalcançável ou inatingível quase sempre farão de tudo para derrubá-los e aniquilá-los.

    ResponderExcluir
  4. Jes, tiaj personoj ankoraŭ ekzistas ĉirkaŭ ni. Certe ili bezonas psikoterapion por pli bone koni sian animon, kaj lerni kunvivadi. Bedaŭrinde ili kredas ke ne bezonas helpon. Nur kiam la doloro vizitas ilin, tiaj homoj komencas ŝanĝi la sintenon antaŭ la vivo.

    ResponderExcluir
  5. Mi pensas, ke la granda verkisto Tolstoj estis vere rara homo, malfacile komprenebla precipe por sia edzino, laŭ via artikolo. La signifo de la esprimo“premeganta personeco” dependas de la vidpunkto...ankaŭ tiranoj, diktatoroj povas esti tiaj...

    ResponderExcluir
  6. vera novajxo por mi... nun eblas kompreni la bezonon trovi novajn pasxojn por rilati kun niaj kunvivantoj kiuj ne koprenas nin kaj/aux kiujn ni ne komprenas... dankon pro la leciono!

    ResponderExcluir