terça-feira, 28 de março de 2023

meditar escrevendo


   

É possível que o imperador Marco Aurélio tenha escrito suas “Meditações” apenas para si próprio. Ao fim de um dia cheio de labuta, ele reservava alguns minutos para anotar pensamentos que o ajudassem a compreender a vida e a si mesmo. Apoiava-se assim no exercício da filosofia estóica, que recomenda, como ponto essencial, a reflexão constante, antes da ação.

Ao que parece, a escrita o ajudava. Meditar escrevendo confere maior consistência às ideias: pode-se revisar as palavras escritas quantas vezes for necessário. Uma vez ditas, são como setas que um arco disparou.

O  assunto diz respeito ao nosso tempo. Dois milênios depois,  parece generalizada a tendência de se expressar sem refletir, seja por meio da fala, seja pela escrita. E pior: de agir impensadamente.

Ainda bem que os escritos do imperador chegaram até nós.

 

Mediti skribe

 

Eble la imperiestro Marko Aŭrelio verkis siajn “Meditojn” nur por si mem. Fine de tago plena de penado, li rezervadis kelkajn minutojn por noti pensojn, kiuj povus helpi lin kompreni la vivon kaj sin mem. Li tiel sin apogis sur la ekzerciĝado de la stoika filozofio, kiu rekomendas, kiel esencan punkton, konstante pripensi, antaŭ ol agi.

Ŝajne, skribado helpis lin. Mediti skribe donas pli da konsisto al ideoj: oni povas revizii skribitajn vortojn kiomfoje estas necese. Unu fojon diritaj, ili estas kvazaŭ sagoj, kiujn pafarko ĵetis.

Ĉi tiu temo koncernas nian tempon. Post du jarmiloj, ŝajnas ĝenerala la tendenco sin esprimi senpripense, ĉu per paroloj, ĉu per skribo. Kaj eĉ pli malbone: agi senpripense.

Feliĉe la skribaĵoj de la imperiestro alvenis ĝis ni.

5 comentários:

  1. Mediti skribe estas eĉ terapiaĵo, parto de la branco Artoterapio per la teĥniko Esprimpova Skribado. Ne temas pri teksto kiel produto, sed kiel proceso, sen intenco komuniki ion al aliulo, sed simple komunikiĝi kun Si mem.

    ResponderExcluir
  2. Saĝa homo, vere oni devas praktiki tiun sugeston, certe ni gajnos multe. Vivkvalito petas tion al ni. Dankon por memorigi nin pri tio.

    ResponderExcluir
  3. Tre bela, oportuna kaj pripensiga teksto. Dankon kaj gratulon, saĝa poeto!

    ResponderExcluir
  4. Dankon pro la grava kaj bela teksto kaj traduko!

    ResponderExcluir