domingo, 4 de junho de 2023

árvores

 
PSV - 2027
 
 

Em domingo de sol e azul, torna-se quase obrigatório um passeio no parque. A bicicleta corre feliz ao longo do breve percurso. Um bom livro vem junto.

Tomo assento num banco, sob o sol tépido de meia estação, rodeado de árvores calmas e pensativas. Quase não há vento, apenas um leve aceno de felicidade.

Começo a ler, e a intriga é cheia de vida, de frases bem construídas, de sutilezas psicológicas. A luz do sol bate em cheio nas páginas bem impressas.

Aos poucos, um ruído leve desvia meu olhar. É um pai a chutar bola com o filho. O menininho, de seus cinco anos, talentoso futebolista, testa o goleiro-pai, entre duas árvores que pacientemente servem de traves. Rede não é preciso. As exclamações do pai a elogiar os chutes do valente atleta me arrebatam a alma. Fico ali, a contemplar um pai e um filho que chutam bola, embevecido. O livro fica para depois.

A vida é quase impossível, sem literatura. A vida é totalmente impossível, sem a sábia paciência das árvores.

 

arboj

 

En dimanĉo de suno kaj bluo, fariĝas preskaŭ devo promeni en parko. La biciklo rapidas feliĉa laŭ la nelonga vojo. Bona libro venas kune.

Mi eksidas sur benko, sub varmeta suno en meza sezono, ĉirkaŭata de trankvilaj, pensemaj arboj. Preskaŭ ne estas vento, nur delikata gesto de feliĉo.

Mi komencas la legadon, kaj la intrigo estas plena de vivo, de bone konstruitaj frazoj, de psikologiaj subtilaĵoj. La suna lumo plene frapas la bone presitajn paĝojn.

Iom post iom, delikata brueto deturnas mian rigardon.Tio estas patro ludanta piedpilkon kun sia filo. La eble kvinjara knabeto, talenta futbalisto, provas venki la golistopatron, inter du arboj, kiuj pacience funkcias kiel golejotraboj. Reto ne necesas. La ekkrioj de la patro, kiu laŭdas la piedbatojn de la brava atleto forkaptas mian animon. Mi restas tie, en fascina kontemplado de  patro kaj filo, kiuj piedpilkas. La libro restas flanke.

La vivo estas preskaŭ neebla sen literaturo. La vivo estas tute neebla sen la saĝa pacienco de arboj.

 


 

7 comentários:

  1. Sem a paciência das árvores, inclusive, que fornecem parte de si para fazer os livros...// Sen la pacienco de arboj, kiuj, inkluzive, provizas parton de si por farigi la librojn.

    ResponderExcluir
  2. Jes ja, papera libro estas parto de arboj kaj ĝia enhavo estas parto de homo; kiel bela harmonio!

    ResponderExcluir
  3. Muito poética a ida ao parque sob árvores, livros e vida. Parabéns!

    ResponderExcluir
  4. La vivo estas preskaŭ neebla sen literaturo, sen la saĝa pacienco de arboj, sen la saĝa priviva observado de talentulo kun emo al verkado.

    ResponderExcluir
  5. Ieda Freitas: A vida é quase impossível, sem literatura. A vida é totalmente impossível, sem a sábia paciência das árvores.Mas o importante é a nossa reforma íntima, independente de crenças, etnia e cultura.
    Vivo estas preskaŭ neebla sen literaturo. La vivo estas tute neebla sen la saĝa pacienco de la arboj.Sed la grava afero estas nia intima reformo, sendepende de kredoj, etneco kaj kulturo.

    ResponderExcluir
  6. Tre bela meditado pri unueco de materio kaj spirito....

    ResponderExcluir
  7. Mi kundividas kun via poezia rigardo; vi rekreas belan mondon per vortoj, kiuj nin resanigas.

    ResponderExcluir