Os brasileiros estão lendo menos. Muito menos. Desde 2015, 11 milhões de pessoas não leram nem uma parte de um livro. Só nos últimos 5 anos, foram quase 7 milhões de brasileiros. A maioria não leu nem uma parte de um livro nos 3 meses anteriores à pesquisa feita pelo Instituto Pró-livro: 53%. Mesmo na idade escolar, em que se deveria estimular o hábito da leitura, houve queda. Mesmo entre as mulheres, que são mais leitores que os homens, houve queda. A única (honrosa) exceção está na parcela dos septuagenários, em que o número de leitores aumentou um pouquinho.
Enquanto isso, cresceu drasticamente, no mesmo período, o acesso às redes sociais e à internet.
Que se deve concluir?
Entre outras coisas, os números falam das escolhas humanas. Sabe-se que a leitura aumenta a cognição, a capacidade de análise, a memória, o humor, o discernimento e a sociabilidade. Sabe-se também que o excesso de tela faz mal aos olhos, reduz a convivência, aumenta o sedentarismo, produz ansiedade e piora o humor.
Mas as pessoas deixam de lado o livro e adotam as telas. Chama-se: livre arbítrio.
ELEKTOJ
Malpli da brazilanoj legas librojn. Multe malpli. Ekde la jaro 2015, 11 milionoj da homoj ne legis eĉ parton de libro. Nur dum la lastaj 5 jaroj, ili estis preskaŭ 7 milionoj da brazilanoj. La plimulto legis eĉ ne parton de libro dum la 3 monatoj antaŭ la enketo farita de Instituto Por-Libro: 53%. Eĉ en lerneja aĝo, kiam oni devus stimuli la kutimon legi, okazis falo. Eĉ inter virinoj, kiuj estas pli legemaj ol viroj, okazis falo. La sola (honora) escepto troviĝas en la tavolo de sepdek-jaruloj, en kiu la kvanto da legantoj kreskis iomete.
Dume, draste pliiĝis, en tiu sama periodo, la aliro al sociaj retoj kaj al interreto.
Kion oni devas konkludi?
Inter aliaj aferoj, la ciferoj parolas pri la homaj elektoj. Oni scias, ke legado pliigas kognokapablon, la kapablon analizi, la memoron, la humoron, la klarvidon kaj la sociemon. Oni scias ankaŭ, ke tro da ekranumado damaĝas la okulojn, malpliigas la kunvivadon, kreskigas la senmoviĝon, kaŭzas anksion kaj malplibonigas la humoron.
Tamen, la homoj flankenmetas la libron kaj alprenas la ekranojn. Ĉi tio nomiĝas: libera elektopovo.
É uma triste constatação e parece não ter volta. Parece ter relação com a recompensa rápida, a preguiça e a preferência pela superficialidade das coisas.
ResponderExcluirSepdek-jarulo, tio ankaŭ atingas min. Kvante kaj kvalite, multe pli mi legis antaŭe ol nun. Konscia pri tiu fenomeno, mi min devigas legi ankaŭ librojn. Bedaŭrinde!
ResponderExcluirMi tute konsentas, la efiko de ĉi tiu malĝoja afero evidentiĝas kun la fermo de pluraj librovendejoj!
ResponderExcluirAgradeço essa maravilhosa matéria, que tive o prazer de ler no dia do meu aniversário, que presente lindo .
ResponderExcluirJes! Mi mem legas librojn malpli ol mi deziras. La vatzapo prenas mian tempo tro! Mi nun legas vian tradukon de Machado de Assis, Esav kaj Jakob, sed mi legas unu aŭ du paĝojn po tago! Mi bezonas regi plibone miann tempon!
ResponderExcluirPreskaū ne ekzistas tago en kiu mi ne legas libron precipe literaturajhon.
ResponderExcluirJes, amiko mia, vi pravas! Mi nun legas la belegan libron HELENA.
ResponderExcluir