PSV dez 2024
A queda da ditadura síria, em pleno século 21, revela de novo o espetáculo horripilante da crueldade. A descrição do que se passava na sociedade daquele país é de causar pesadelo. A revelação se dá no momento em que se rediscute, no Brasil, o que aconteceu durante o nosso último governo autoritário, há poucas décadas.
Que farão os novos governantes, naquele sofrido país?
A maldade humana parece ser universal.
Quando teremos um mundo mais civilizado?
Talvez quando as pessoas comuns, como você e eu, aprendermos a tratar as pessoas comuns, à nossa volta, sempre com cuidado e respeito, como iguais.
Somos todos pessoas comuns.
kiam?
La renverso de la siria diktaturo, en la nuna 21-a jarcento, montras denove la hororan spektaklon de krueleco. La priskriboj pri tio, kio okazadis en la socio de tiu lando kaŭzas premsonĝojn. La montrado okazis en momento, kiam oni rediskutas en Brazilo tion, kio okazis dum nia lasta aŭtoritateca registaro, antaŭ nemultaj jardekoj.
Kion faros la novaj regantoj, en tiu suferplena lando?
La homa fieco ŝajne estas universala.
Kiam ni havos mondon pli civilizitan?
Eble kiam ordinaraj homoj, kiel vi kaj mi, lernos rilati kun ordinaraj homoj, ĉirkaŭ ni, ĉiam kun zorgemo kaj respekto, kiel egaluloj.
Ni ĉiuj estas ordinaraj homoj.
Eble kiam ordinaraj homoj, kiel vi kaj mi, ordinare lernos rilati kun ordinaraj homoj, ĉirkaŭ ni, ordinare ĉiam kun zorgemo kaj respekto, ordinare kiel egaluloj. . .ni ĉiuj estas ordinaraj homoj kiuj devas ordinare reciproke ami.
ResponderExcluirKiam ni havos mondon pli civilizitan? Eble la demando estas pli kompleksa ol ni supozas. Certe estas neniu magia solvo por tio, se ni konsideras, ke nek la propono de Kristo estis entute akceptita: la frateca, senkondicha amo! Kiel devigi iun ajn adopti ion pri kio tiu hipoteza homo ne volu adopti? Indas certe esplori pli komplete la temon. Au ne?
ResponderExcluirEstu paco mondvaste!
ResponderExcluir