domingo, 9 de março de 2025
no Dia Internacional da Mulher
terça-feira, 4 de março de 2025
"Flow" - eloquência sem palavras
Fui assistir a “Flow”, na véspera da premiação do Oscar, quando todos vibrávamos pela vitória de “Ainda Estou Aqui” – este filme que orgulha os brasileiros. E fiquei encantado. “Flow” recebeu o prêmio de melhor animação, para orgulho dos 2 milhões de pessoas que habitam a Letônia, país de 64 mil km2 à beira do mar Báltico. Os letões falam letão.
Entrei no cinema com a informação de que veria um filme “dublado”. Foi a primeira curiosidade: não se pronuncia uma única palavra em todo o filme; apenas miados, latidos, piados, grunhidos. Os animais falam com seus gestos e posturas, maravilhosamente desenhados e eloquentes. Lembrei-me do famoso livro de Charles Darwin “A Expressão das Emoções no Homem e nos Animais”, de 1872. Somos animais, convém não esquecer.
“Flow” é lindo e envolvente. O gato preto de olhar dourado cativa o expectador, que segue de coração na mão suas peripécias no meio de uma grande enchente. Ela o arrasta a desafios terríveis. Quem nunca enfrentou a violência de uma grande enchente na vida?
A única chance é conviver. Por mais heterogêneo que seja, um grupo, movido a solidariedade e aceitação, é sempre melhor que o isolamento. Em comunidade, mesmo o sofrimento incompreensível se torna mais suportável. Existem dores e perdas que não se pode contornar.
A trajetória atribulada de “Flow” é a nossa própria trajetória.
Muito significativa, a última cena do filme mostra os animais/nós a olhar a própria imagem refletida na água. Eis o sentido da vida: que nos olhemos, e nos vejamos.
“Flow” — elokvento sen vortoj
Mi spektis “Flow” en la tago antaŭ la Oscar-premiado, kiam ni ĉiuj fervoregis por la venko de “Mi Ankoraŭ Estas ĉi tie” — ĉi tiu filmo, kiu fierigas brazilanojn. Kaj mi raviĝis. “Flow” ricevis la premion de plej bona animacio, por la fieriĝo de 2 milionoj da personoj, kiuj loĝas en Latvujo, lando de 64 mil km2 , ĉe la bordo de Balta Maro. Latvoj parolas la latvan lingvon.
Mi eniris la kinejon kun la informo, ke mi spektos “dublitan” filmon. Tio ĉi estis la unua kuriozaĵo: dum la tuta filmo oni ne eldiras eĉ unu solan vorton; nur sonas miaŭoj, bojoj, pepoj, blekoj. La bestoj parolas per siaj gestoj kaj korpsintenoj, mirinde desegnitaj kaj elokventaj. Mi ekmemoris la faman libron de Karlo Darwin “La Esprimo de Emocioj en Homoj kaj Bestoj”, de 1872. Ni estas animaloj, indas ne forgesi.
“Flow” estas belega kaj emociiga. La nigra kato kun oraj okuloj allogas la spektanton, kiu sekvas kun tremanta koro ĝiajn elturniĝojn meze de forta akvoinundo. Ĝi puŝegas ĝin al teruraj defioj. Kiu neniam alfrontis la fortegon de granda inundo en sia vivo?
La sola ŝanco estas kunvivi. Eĉ se plej malhomogena, grupo movata per solidareco kaj akceptemo estas ĉiam pli bona ol izoleco. En komunumo, eĉ nekomprenebla sufero fariĝas pli elportebla. Ekzistas doloroj kaj perdoj, kiujn oni ne povas eviti.
La tumulta vojirado de “Flow” estas nia propra vojirado.
Signifoplena, la lasta sceno de la filmo montras la bestojn / nin, rigardantajn sian propran figuron reflektitan sur la akvo. Jen estas la senco de la vivo: ke ni rigardu nin, kaj vidu nin.