segunda-feira, 24 de março de 2025

como na vida

PSV mar2025
 
 

Leio, em paralelo, dois livros. Um deles me põe diante dos olhos uma prosa fluida, agradável, original, inesperada nas palavras e na construção das frases; propõe ideias surpreendentes em torno de fatos banais, e colore tudo com bom humor e  uma dose certeira de ironia. O outro é tosco, maculado por erros de grafia, lugares-comuns, rupturas penosas no fluxo do relato, e expressões afetadas e inadequadas ao contexto.

Ambos são relatos romanceados, interessantes, mas sem grande poder de absorver, só pela história, o entusiasmo do leitor. No entanto, leio o primeiro com gosto, e o segundo com sacrifício.

Este é um traço da literatura a que nem sempre se atenta: importa não só o quê se diz, mas como se diz. Como na vida.

 

same kiel en la vivo

 

Mi legas paralele du librojn. Unu el ili metas antaŭ miajn okulojn fluan prozon, agrablan, originalan, neatenditan laŭ vortoj kaj laŭ la konstruado de frazoj; ĝi proponas surprizajn ideojn pri banalaj faktoj, kaj ĉion kolorigas per bona humoro kaj ĝusta dozo da memironio. La alia estas kruda, makulita per misskriboj, banalaj esprimoj, penigaj rompoj en la fluado de la rakonto, kaj nenaturaj,   netaŭgaj esprimoj en la kunteksto.
Ambaŭ estas romanecaj rakontoj, interesaj, sed sen granda povo kapti, nur per la historio, la entuziasmon de la leganto. Tamen, la unuan mi legas kun plezuro, la duan kun sento de ofero.

Ĉi tiu estas trajto de literaturo, pri kiu oni ne ĉiam atentas: gravas ne nur tio, kion oni diras, sed ankaŭ kiel oni diras. Same kiel en la vivo.


5 comentários:

  1. Leituras paralelas de livros e na vida. Assim fazemos constante e inevitavelmente. Muito boa sua análise e comparação, Paulo.

    ResponderExcluir
  2. MIA KARA AMIKO!
    Mi amas legi vian blogon.
    Mi ankoraŭ atendas kun antaŭĝojo.
    Permisu al mi demandi: ĉu vi eblas inversigi la ordon de la tekstoj?
    Mi ŝatas legi ĝin unue en Esperanto, mi provas kompreni ĝin kaj poste mi kontrolas ĝin en portugala.
    Kiel Adilson komentis: ĉi tiu paralelismo estas konstanta en niaj vivoj.

    ResponderExcluir
  3. Gratulon PSV! Jen taŭga observado pri literaturo kaj vivo!

    ResponderExcluir
  4. Vi pravas, poeto!
    Laŭ mi, literaturo estas la arto bele teksi vortojn.

    ResponderExcluir
  5. La libro mem de la vivo estas literaturo jen flua prozo jen kruda misskribo! Bela beletra teksto!

    ResponderExcluir