Não sabia ler, quando o avô o levou para conhecer o relógio de sol. Era fascinante que aquela delgada sombra marcasse o tempo.
No início da adolescência, ganhou seu primeiro relógio de pulso, com belíssimos algarismos romanos e a responsabilidade de se dar corda toda noite, antes de dormir.
Poucos anos depois, foi substituído por um engenhoso modelo que recebia corda pelo simples movimento do braço. Bastava portá-lo com constância.
Quando do primeiro emprego, o relógio já era movido a bateria, e os algarismos, agora arábicos, piscavam luminosos numa telinha preta.
Depois vieram outros, desde arcaicos modelos de bolso até os moderníssimos, que lhe contavam os passos e as batidas do coração. E foram todos entrando para sua coleção, que foi tomando ares de nostalgia.
Os anos se passaram, em todos os relógios do mundo. Um dia, numa loja de antiguidades, ele se enamorou de um velho cuco, ornado com belas esculturas de madeira à roda de uma pequena janela. O passarinho já não cantava, e o relógio já não marcava as horas.
Assim ficou decidido: aquele seria seu derradeiro e definitivo relógio. Fora do tempo.
mini-rakonto pri horloĝoj
Li ankoraŭ ne scipovis legi, kiam la avo lin kondukis ekkoni sun-horloĝon. Estis rave, ke tia maldika ombro montras la tempon.
Je la komenco de adoleskaĝo, li gajnis sian unuan brakhorloĝon, kun belegaj romiaj numeroj kaj la respondeco streĉi la risorton ĉiuvespere, antaŭ ol dormi.
Post kelkaj jaroj, ĉi tiu estis anstataŭigita per lerta modelo, kiu ricevis risortostreĉon per simpla movado de la brako. Sufiĉis porti ĝin konstante.
Okaze de la unua laborposteno, la horloĝo estis jam movata per baterio, kaj la numeroj, nun arabaj, lumis intermite sur nigra ekraneto.
Poste alvenis aliaj, de arkaikaj poŝ-modeloj ĝis la modernegaj, kiuj kalkulis liajn paŝojn kaj la batojn de lia koro. Kaj eniris ĉiuj en lian kolekton, kiu iom post iom alprenis aspekton de nostalgio.
Pasis jaroj, laŭ ĉiu horloĝoj en la mondo. Unu tagon, en vendejo de antikvaĵoj, li enamiĝis al malnova kukol-horloĝo, ornamita per belaj lignaj skulptaĵoj ĉirkaŭ eta fenestro. La birdeto jam ne kantis, kaj la horloĝo jam ne montris horojn.
Tiel estis fine decidite: tiu estos lia lasta, definitiva horloĝo. Ekster la tempo.
É tempo de se emocionar com um belo texto como este. Lindo, lindo, Paulo!
ResponderExcluirTre bele kaj emociplene! Kial? Nur pro tio ke la novelo memorigis min pri ĉiuj fazoj de mia vivo! Dankon Sinjoro novelisto!
ResponderExcluirBela kaj pensiga rakonto! Al mi ankoraŭ plaĉas analoga horloĝo...
ResponderExcluirGratulon! Via rakonto ŝajnas mian propran historion pri horloĝoj! Dankon!
ResponderExcluir