Depois da última dose do dia, saiu do bar e dormiu ali mesmo, na calçada nua.
Ameaçava garoar e a marquise era estreita.
Barba rala em cara ensebada. Sapatos sem cadarço. Unhas pretas.
Sob a cabeça, a servir de travesseiro, um livro de capa colorida, com as pontas arrebitadas. O título ainda legível, em letras azuis: “História das Sociedades”.
KAPKUSENO
Post la lasta drinkdozo tiutaga, li eliris el la drinkejo kaj ekdormis tuj apude, sur la nuda trotuaro.
Pluveto alproksimiĝis kaj la alero estis nelarĝa.
Maldensa barbo sur grasmalpura vizaĝo. Senlaĉaj ŝuoj. Nigraj ungoj.
Sub la kapo, kiel kuseno, libro kun kolora kovrilo, kun ĉifitaj anguloj. Ankoraŭ legebla titolo, per bluaj literoj: “Historio de Socioj”.
É um bom retrato de nossa sociedade. Ficção e realidade sempre se confundindo. Ótimo, Paulo, como sempre!
ResponderExcluirTrafa ironia kritiko al la malegaleco de sociaj tavoloj per kreiva rakonteto.
ResponderExcluirTiuj personoj, kara mia, kiuj ne havas adreson en cxi tiu societo povus esti iu ajn inter ni, se iam ni perdus kiel ili, la kapablon lukti, songxi kaj kredi je ni mem...
ResponderExcluirIli meritas nian kompaton kaj respekton cxar ili instruas al ni kion ni ne devas fari.
Jes! Vi montris al ni niajn fratojn. Ili abundas sur strate.
ResponderExcluirIronio akre penetranta kiel frosta pluveto. Akraĵo por akrigi nian dormantan percepton kiel socio. Historio de tristaj socioj.
ResponderExcluir