domingo, 5 de julho de 2020

pequeninas

Foto PSV - jun 2020 


 
eu prefiro as flores pequeninas
que em milímetros
estendem seu translúcido veludo
embalam na corola delgados cordões
flores minúsculas anônimas
subalternas
ocultas nos desvãos do jardim
pelos cantos
nos vasos trincados
nos canteiros ao pé do muro
é fácil amar rosas escandalosas
dálias exageradas
hibiscos solares
as flores pequeninas só se veem de muito perto
(como certas pessoas)
seu perfume não exala mais que um pensamento precioso
(como certas palavras)
sua cor miúda combina com minha alma
(minha pobre alma pequenina)

etaj

mi preferas etajn florojn
kiuj en milimetroj
etendas sian transluman veluron
lulas en la korolo maldikajn ŝnurojn
minusklaj anonimaj floroj
duarangaj
kaŝitaj en kavoj de ĝardeno
en anguloj
en rompitaj vazoj
en bedoj piede de muroj
estas facile ami skandalajn rozojn
maldiskretajn daliojn
sunhelajn hibiskojn
etajn florojn oni vidas nur de tre proksime
(kiel iujn homojn)
ilia parfumo ne eligas pli ol unu riĉan penson
(kiel iuj vortoj)
ilia eta koloro kongruas kun mia animo
(mia kompatinda eta animo)

6 comentários:

  1. Belegaj, la portugalaj k esperantaj versioj majstre prilaboritaj.

    ResponderExcluir
  2. Gratulon, poeto!
    Vi elektis la vortojn tiel delikataj, kiel la floretoj omaĝintaj de vi.

    ResponderExcluir
  3. mi ŝatas la portugalan lingvon. ĝi sonas al mi kiel sonas italaj dialektoj, kiujn mi parolis kiel infano. gratulojn, paŭlo!

    ResponderExcluir
  4. Poemo estas floro. Eta floro estas pova lumsintezo, same kiel eta poemo, vivanta delikateco. En kolekto jen antologio, krestomatio. Latindevena estas la portugala "florilégio". Pravas la Poeto pri menciitaj ecoj de etaj floroj. Brile!

    ResponderExcluir
  5. La eta floro simbolas la minimumismon. Eĉ eta poemo povas diri aŭ sugesti gigantan sencon! Jen ekzemplero!

    ResponderExcluir