quarta-feira, 1 de julho de 2020

SANTOS SÃO RARIDADE



Em artigo de jornal, li uma alusão a John Locke, a propósito da necessidade de tolerância entre os homens do século 21. Fui ler sua “Carta acerca da tolerância”, escrita no século 17, texto de grande atualidade para todos os que insistimos em pensar.

Locke foi importante precursor do liberalismo, da liberdade de pensamento, de crença, de opinião. A sombra da Inquisição ainda pairava sobre a Europa, quando ele ousou afirmar que Igreja e Estado deveriam ser instituições independentes e separadas; que o absolutismo não deveria ser tão absoluto a ponto de querer impor fé e religião à força; que as leis humanas serviam para as coisas humanas, e que as de Deus só poderiam ser ensinadas com brandura, benevolência e caridade; que o verdadeiro cristão deveria ocupar-se, antes de tudo, de combater os próprios vícios, e não os alheios.

Suas frases são às vezes cortantes:

“Deve-se evitar toda violência e injúria, seja ele cristão ou pagão.”

“... seja este o verdadeiro e único método para propagar a verdade: o peso dos argumentos racionais deve ser acompanhado de humanidade e benevolência.”

“Quem mistura o céu e a terra, coisas tão remotas e opostas, confunde essas duas sociedades [a civil e a eclesiástica], as quais em sua origem, objetivo e substância são por completo diversas.”

“... o cuidado da alma de cada homem pertence a ele próprio, tem-se de deixar a ele próprio.”

“... não cabe ao magistrado civil o cuidado das almas, nem tampouco a quaisquer outros homens. Isso não lhe foi outorgado por Deus, porque não parece que Deus jamais tenha delegado autoridade a um homem sobre outro para induzir outros homens a aceitar sua religião. Nem tal poder deve ser revestido no magistrado pelos homens, porque até agora nenhum homem menosprezou o zelo de sua salvação eterna a fim de abraçar em seu coração um culto ou fé prescritos por outrem, príncipe ou súdito.”



Vale a pena ler Locke. O homem marcou a cultura do mundo ocidental.

No entanto, fui ler também um pouco sobre sua vida. E encontrei seu nome na lista dos mais notáveis acionistas da famigerada “Royal African Company”, que transportou mais escravos africanos para as Américas que qualquer outra instituição na história do comércio atlântico de escravos.

Há muito poucos santos neste mundo.





SANKTULO ESTAS MALOFTAĴO



En ĵurnala artikolo mi legis aludon al John Locke, rilate la bezonon pri toleremo inter la homoj de la 21-a jarcento. Mi serĉis por legado lian “Leteron pri toleremo”, verkitan en la 17-a jarcento, nome tekston tre aktualan por ĉiuj, kiuj insistas pensi.

Locke estis grava pioniro de liberalismo, de libereco en pensado, en kredo, en opinio. La ombro de Inkvizicio ankoraŭ ŝvebis super Eŭropo, kiam li aŭdacis aserti, ke Eklezio kaj Ŝtato devus estis sendependaj, disaj institucioj; ke absolutismo ne devus esti tiel absoluta, ke ĝi volus devigi fidon kaj religion perforte; ke homaj leĝoj taŭgas por homaj aferoj, kaj ke tiuj de Dio nur povus esti instruataj milde, bonvoleme kaj karitate; ke vera kristano devus okupiĝi, antaŭ ĉio, pri batalado kontraŭ siaj propraj malvirtoj, ne kontraŭ aliulaj.

Liaj frazoj foje estas tranĉaj:

Oni devas eviti ĉian perforton kaj ofendon, ĉu al kristano aŭ pagano.”

“... estu jen la vera, sola metodo por diskonigi veron: la pezon de raciaj argumentoj devas akompani humaneco kaj bonvolemo.”

“Kiu intermiksas la ĉielon kaj la teron, nome tute malsamajn kaj kontraŭajn aferojn, tiu konfuzas tiujn du sociojn [la civilan kaj la eklezian], kiuj en sia deveno, celo kaj substanco estas tute malsamaj.”

“... zorgado pri la animo de ĉiu homo apartenas al li mem, oni devas lasi tion al li mem.”

“... ne koncernas la civilan magistratanon zorgi pri animoj, ankaŭ ne iun ajn alian homon. Tion Dio ne transdonis al li, ĉar ŝajne Dio neniam transdonis aŭtoritatecon al homo super alia homo por igi aliajn homojn akcepti lian religion. Tia povo ne povas ankaŭ esti rekonata ĉe magistratano, fare de homoj, ĉar ĝis nun neniu homo neglektis la zorgadon pri sia eterna savo por akcepti en sia koro kulton aŭ fidon preskribitan de aliulo, ĉu princo, ĉu regato.”



Indas legi Locke. Tiu homo markis la kulturon en la okcidenta mondo.

Tamen, mi serĉis legi ankaŭ pri lia vivo. Kaj mi trovis lian nomon en la listo de plej famaj akciistoj en la misfama “Royal African Company”, kiu transportis pli da afrikaj sklavoj al Amerikoj ol iu ajn alia institucio en la historio de atlantika komercado de sklavoj.

Ekzistas tre malmultaj sanktuloj en la mondo.

13 comentários:

  1. Ververe teorio kaj praktiko apenaŭ kunvivas en absoluta harmonio. Nur Jesuo Kristo elstaras kiel nia modelo!

    ResponderExcluir
  2. O BLOG DO COMPANHEIRO É SEMPRE UM MOMENTO PARA PONDERAÇÃO DA VIDA. OBRIGADO.

    ResponderExcluir
  3. Nu, oni strebu je regado de onia propra animo, por ke tia mikso de virto/malvirto kia ni estas, ŝanĝu pli kaj pli al virta regado.

    ResponderExcluir
    Respostas
    1. Oni kontrolu ĉe ka koncerna tempolinio la poziciojn de la sintenoj: tiu de estreprenisto kadre de sklaveco, kaj tiu de defendanto pri libereco. Eble li kondutŝanĝis.

      Excluir
  4. ...jes, Jesuo, nia ĉiama modelo, Majstro kaj matura frato... Ni ne forgesu, tamen, Chico Xavier, la plej amata inter la disĉiploj, kiu montris al ni kiel pensi, agi kaj vivi laŭ la instruoj de Jesuo.

    ResponderExcluir
  5. Mas como ele prega a tolerância, vamos tolerar o grave deslize biográfico... ötimo texto, Paulo! Como sempre.

    ResponderExcluir
  6. Faru kion mi diras, sed ne faru kion mi faras, diradis Avino. Ĉu por vi toleremo al Locke enordas?

    ResponderExcluir
  7. Muito bom, Paulo. Vemos como se deu a evolução (ou involução, em alguns casos) do pensamento humano. Um grande aprendizado.
    Adilson Gonçalves

    ResponderExcluir
  8. Mi ne konas profunde la vivon de Locke, sed ni memoru, ke ni ne povas juĝi kutimojn el la 17-a jarcento laŭ niaj hodiaŭaj leĝoj kaj kompreno.

    ResponderExcluir
  9. Saluton!
    Mi ghojas alighi je via blogo.
    Bone, Kore via Honoré Sebuhoro

    ResponderExcluir
  10. Saluton!
    Mi ghojas alighi je via blogo.
    Bone, Kore via Honoré Sebuhoro

    ResponderExcluir
  11. Interesa komentario pri Locke, kies partoprenon en sklavkomerco mi ĝis nun ne konis. Indas rememorigi, ke la tiamaj blankhaŭtuloj ordinare ne rigardis Afrikajn nigrulojn kiel homojn, kaj multaj religiuloj asertis, ke nigraj sklavoj ne havas animon. Alivorte, ĉi tiuj estis ofte traktataj kiel hejm- aŭ bienbestoj. Bienistoj registris naskiĝojn kaj mortojn de sklavoj samkiel tiujn de aliaj brutoj. Verŝajne Locke mem ne vidis paradokson inter siaj teorioj pri libereco kaj siaj investoj en sklavkomerca kompanio. Kiom ajn tia sinteno ŝokas nin hodiaŭ, en la epoko de Locke ĝi estis tute akceptebla al multaj homoj.

    ResponderExcluir