Chegou
um dia em que sua mulher, companheira de tantos anos, teve que repetir uma
frase três vezes, durante o almoço. De um momento para outro, percebeu que já não
ouvia bem. Para quase todas as pessoas esse dia chega, pensou com resignação.
O
Otorrino indicou um aparelhinho. Antes de usá-lo, decidiu despedir-se dos sons.
Seu primeiro exercício foi escutar atentamente o ruído do pingo de água caindo
numa bacia de lata. Depois o mesmo pingo caindo num copo. Depois prestou
atenção ao latido tristonho de um cão noturno, em quieta madrugada. Depois escutou o chiado do chinelo da mulher, no corredor. O
canto do galo, que é o som do amanhecer. O bulício do talher no prato. O
resfolgar do cão com sede. O farfalhar discreto das folhas do abacateiro.
E
ficou feliz, porque ainda ouvia muitos sons bonitos.
E foi
ficando mais exigente, e quis ouvir o som dos passos das formigas, o bater das
asas dos urubus no céu, a couve que crescia rompendo a terra, a proliferação
dos fungos sobre cascas de laranja. Quis
ouvir o movimento da seiva do mamoeiro. Quis ouvir o ruído da agulha da
costureira perfurando o tecido. A
incandescência do metal no fogo. A dança da carpa no tanque. A lua cheia.
E
percebeu então o que mais ambicionava: ouvir seus pensamentos mais escondidos.
SURDECO
Alvenis tago, kiam lia edzino, kunulino de tiom
da jaroj, devis ripeti frazon trifoje, dum tagmanĝo. Subite li perceptis, ke li
jam ne bone aŭdas. Tia tago alvenas al preskaŭ ĉiu homo, li pensis, rezignacie.
Faka kuracisto indikis etan aparaton. Antaŭ ol uzi ĝin, li decidis adiaŭi la
sonojn. Lia unua ekzerco estis atente aŭskulti la bruon de akvoguto falanta sur
ladan ujon. Poste, la saman guton en glason. Poste li atentis pri la malĝoja
bojado de nokta hundo, en kvieta malfrua nokto. Poste li aŭskultis, ke la
pantoflo de lia edzino siblas sur la koridora planko. La kokokrion, kiu estas
la sono de mateniĝo. La bruetadon de
manĝiloj sur telero. La anheladon de soifanta hundo. La diskretan interfrotiĝon de la folioj de la
avokadujo.
Kaj li estis feliĉa, ke li ankoraŭ povis aŭdi
multajn belajn sonojn.
Kaj li fariĝis pli kaj pli postulema, kaj li
volis aŭskulti la paŝojn de formikoj, la flugilbataton de katartoj en la ĉielo,
kreskadon de brasiko el la grundo, multobliĝon
de fungoj sur oranĝoŝeloj. Li volis aŭdi la moviĝon de la sevo de papajo. Li
volis aŭdi la bruon de kudrilo, kiam kudristino boras tolaĵon per ĝi. La
inkandeskon de metalo en fajro. La dancon de karpo en akvujo. La plenan lunon.
Kaj tiam li perceptis, kion li plej ambiciis:
aŭskulti siajn plej kaŝitajn pensojn.
Malgaje estas aŭdiaŭi kapablojn, kiujn ofte ni ne aprezas, ĝis kiam ni ekkonscias, ke ili baldaŭ malaperos. Tamen, kiel vi finfine esprimas, oni ankoraŭ eblos 'aŭskulti siajn plej kaŝitajn pensojn'. Gratulegon pro la bela poemo proza.
ResponderExcluirVere interesa tiu kategorio de beletraĵo nomata "minikonto". Oni iras rekte al la esenco de iu temo esplorita de la aŭtoro. Des pli bone se la verkisto lertas pri enkonduko de iom da poezio en la teksto. Ĝuinde.
ResponderExcluirOriginalíssimo, com final inesperado! Ótimo, como sempre!
ResponderExcluirMirinde!
ResponderExcluirGratulojn kaj dankon pro tia juvelo, Poeto!
Vere tuŝinda!
ResponderExcluirGratulon