quarta-feira, 19 de setembro de 2012

FOLHAGEM NA PEDRA




sempre me comoveram as folhas que nascem nos desvãos da pedra
que sobrevivem sem terra  sem humus
pela graça da escassa humidade do ar
pela migalha dos pássaros
pela imprevista generosidade da chuva
pelo vapor longinquo  das profundezas
estoicas humildes improváveis
fragilidade vegetal  premida pela mineral rudeza
veludo entre ferros
harpa entre tambores
pálido verdor  em meio a cinzenta solidez
macia carícia para olhos  que abrem mão das grandes paisagens
para contemplar a pequenez obstinada dos discretos heroismos

FOLIOJ SUR  ŜTONO
ĉiam emocias min la folioj kiuj naskiĝas en breĉoj de ŝtonoj
kiuj postvivas sen tero sen humo
pro la graco de la avara humido de aero
pro la panero de birdoj
pro la neatendebla bonfaro de pluvo
pro la fora vaporo el la profundaĵoj
stoikaj humilaj malprobablaj
vegetaĵa malfortiko premita de minerala krudo
veluro inter feraĵoj
harpo inter tamburoj
pala verdo meze de solida grizo
mola kareso al okuloj kiuj rezignas pri grandaj pejzaĝoj
por kontempli  la obstinan malgrandecon de diskretaj heroaĵoj

6 comentários:

  1. Ankaŭ tenacaj homoj povas/bezonas postvivi sen aĵoj, kiujn oni ofte supozas esti bezonataj. Ĉu mi bone komprenas? Se jes, laŭ mia opinio, vi kortuŝe kaj bele esprimas la ideon.

    ResponderExcluir
  2. Este comentário foi removido pelo autor.

    ResponderExcluir
  3. Kortuŝas heroaĵo tia
    stoike poezia
    Esperanto esperas
    ŝtonaj breĉoj
    ĉe mildaj koroj
    verdkoloraj.

    Dume
    kaj hume
    via poezio floras.

    Paulo Nascentes

    ResponderExcluir
  4. Gratulon! Nur poezia animo kiel la via kapablas emociplene priskribi la Dian mesaĝon nevideblan al vulgaraj okuloj...

    ResponderExcluir
  5. Lindo o fotopoema! Podemos chamá-lo assim? Isso dá um livrinho! Dankon!

    ResponderExcluir